3/28/2016

Ĉinaj ambasadoretoj



Baza lernejo, Baiyangshuijie, Ĉinio




Nia LKK-teamo havis ideon viziti plej aktivajn lernejojn en Ĉinio pri E°-instruado.
Elektite, mi, kiel respondeculo de Internacia Infana Kongreseto(IIK),
vojaĝis por propagandi UK-n kaj IIK-n en la lernejo,
Baiyangshuijie, en urbo Taiyuan, Shanxi provinco.

En la lernejo ĉir. 300 infanoj el 1400 lernas Esperanton.
Nekredeble en unu klasĉambro ĉir. 50 infanoj tre orde ricevas kursojn.
Instruistoj uzas mikrofonon por koncentrigi tiom nombrajn infanojn.
Tiam, kiam instruisto parolas, ili senmove aŭskultas kaj ripete laŭvice respondas.

La lernejestro donis al mi ŝancon gvidi kurson de Esperanto kaj prelegi.
Ĉar mi havis strategion kunlabori kun la lernejo por IIK Seulo.
La instrumetodoj inter ni estis tre malsimilaj.
Ili apartenas al ŝtata lernejo kaj mi al la alternativa.

En mia klaso kun 40 infanoj, mi divigis ilin po tri grupoj.
Ĉiu grupo havis sian propran taskon, jen pere de kartoj, jen pere de ludaĵo de ĉiferoj.
Kompreneble aperis senordo, ĝoja bruo en la klaso kaj ankaŭ potenca motivo.
La okuloj de la ĉeestantaj instruistoj iĝis rondaj kaj la buŝoj duon malfermitaj.
Ili neniam imagus, ke la infanoj motivplene ĝuus lerni Esperanton kiel ludon.
La lernejestro menciis, ke mia ideo pri instruado estas freŝa vento.
Tamen laŭ mi, nenie ekzistus 100-procenta bono aŭ 100-procenta malbono.

Mia nura espero estis, ke infanoj ĝueme lernus Esperanton.
Kaj por tio, ni, instruistoj internacie kunlaboru por interŝanĝi metodojn.
Tiel niaj ambasadoretoj floriĝos al eternaj esperantistoj.

  ** Oni povus rigardi koncernan filmeton tie ĉi !!

http://v.youku.com/v_show/id_XMTUyODQzMzE2MA==.html


                                                                   2016.3.23~27 en Ĉinio


3/06/2016

Nova semestro



Kunmaska dancado, BONGSAN, en Feliĉa Lernejo





Hodiaŭ estas tago por celebri novan semestron 2016.
En Koreio, la unua semestro okazas en marto, la dua fine de aŭgusto.
Miaj lernantoj jam mem-preparis ĉiun programeron por tiu evento.
Kantojn, muzikadon, dancadon, deklamojn de poemoj k.t.p.
Ĉifoje, ĉefe unu diplomiĝinta studentino venis por gvidi tradician dancon.
Tio estas ankaŭ principo de LLG (Libera Lernejo por Geknaboj).
Ĉiu estas instruisto, ĉiu estas lernanto!

La danco nomiĝas BONGSAN kunmaska dancado.
Miaj lernantoj fabrikis maskojn pere de siaj roloj en la dancado.
Avo, kiu migras la mondon,
Belulino, kiun la avo renkontis survoje,
Pitio, kiu preĝas al Dio,
Vilaĝano, kiu helpas la avinon.
Kelkfoje la lernantoj aldonis aŭ demetis originajn rakontojn de la muzikalo.

Finale, la dancado translokiĝis al la korto de la salono.
Ho, ve! Pluvetis!
Tamen nenio povis ĝeni ilin danci.
Rondpaŝante ili dancis kaj kantis.
La ŝultroj de ĉiuj spektantoj ankaŭ aŭtomate moviĝis laŭ la ritmo.
Estis emociplena celebro, kiun lernantoj mem organizis.

Vivu nova semestro, nova lernado !


2016.3.6 dimanĉo kun ĉiu lerneja familio                  

2/09/2016

Ĉu vi konas Louis Vuitton?



St. Hymetiere, Francio




Atendante ĝustan horon de via aviadilo en la flughaveno Incheon (Koreio),
ĉe luksa butiko Louis Vuitton, ne sonĝu aĉeti virinan sakon tre multekostan, 
sed via penso flugu ĝis la bordon de la rivereto Vallouse alfluganta al la rivero Ain, ĉe la franca vilaĝo Thoirette.

Fakte, en 1812, Louis Vuitton tie naskiĝis de tre modesta familio en la akva muelilo Chabouilla. Lia patro laŭsezone profesiis kiel muelisto kaj lignaĵisto. 
Kiam li estis 17jara, post la morto de sia patrino, la juna Louis forlasis la regionon piede dum 400km por kapti iuajnan bonŝancon en Parizo.

Piedirante longan vojon, pri kio li pensis?
Li fariĝis metilernanto ĉe iu pariza fabrikisto de vestokofroj, sakoj kaj valizoj. Ĉar de sia suĉaĝo, li ludis per lignaĵistaj iloj de la patro kaj akiris lertecon por uzi ilin. Tiel komenciĝis liaj surpriza destino kaj internacia ligo kun la tuta mondo.

Se vi vizitos proksiman vilaĝon St. Hymetiere kaj ĝian tre belan kirkon, 
kie Louis ricevis bapton, vi povus vidi la familian nomon Vuitton sur elmarmora tombŝtono dekstre. Ankaŭ nuna vilaĝestro nomiĝas Vuitton.
Tie vi estos en simpla kampara hejmloko, kiu donis sian nomon al gigante internacia firmao.

En la sama epoko, iu alia famulo, nome Zamenhof (1859-1917) fabrikis internacian lingvon, sed neniel riĉiĝis kiel Louis Vuitton(1821-1892).

Meditante, ĉu vi finis kafumi?


1/28/2016

La belulino



 Pentrita de Clara el Hispanio



Iun tagon, du pentraĵoj venis en mian mesaĝujon.
Sendis ilin mia kara amikino, Clara Baylina el Katalunio. 
Kaj ŝi aldonis mallongan mesaĝon sub siaj artaĵoj.

“Ana, mi estis ĝoja renkonti vin kaj viajn koleginojn en Barcelono. 
Mi ne povis eviti pentri la koreajn ĉarmajn vizaĝojn.”

Nenion pli ŝi skribis. 

La pentraĵoj aspektis vivantaj. Sur la unua el du, aperis iu belulino.
Ŝi iom mallevas sian kapon kvazaŭ kiel freŝa edzino. 
Ŝiaj haroj estas iom longaj kaj  laŭ mi, la ĉirkaŭa koloro roza tre taŭgas kun la belulino.

Kiu ŝi estas?
Kiu el ni, ses koreinoj vojaĝintaj en Hispnio?

Mi dissendis la mesaĝon al miaj koleginoj, kun kiuj mi vojaĝis al Hispanio. 
<Nia amikino, Clara sendis donacon por ni ĉiuj. Tiuj, kiuj aperis sur la pentraĵo plene regalu nin per bongustaĵoj. Ĉu vi estas la pentrita belulino?> 

Kelkaj tuj respondis, 
“La virino estas certe vi, Ana.”
“Per sia artista imago, ŝi pentris vin!”
“La etoso de la vizaĝo estas simila kiel la via.”
Ĉiuj, krom mi, konsentis ke la bildo mantras min. 

Iun tagon, mia amiko diris, ke la ideo de beleco devenas de ni mem. 
Ekzemple, rigardante antikvan rompitan tegolon, ni povus admiri, 
“Tiom belas!”.

Ĉu la tegolo mem estus bela? 
Ne, la rigardanto povas eltiri la belecon el la antikvaĵo.
Ĉu ĉiuj samopinias pri la beleco? 
Ne, la beleco kuŝas en la okuloj de la rigardanto, ne en la rigardata objekto.

Ĝis nun mi nenion demandas al Clara, kiu estas ŝi.
Ĉar ni ĉiuj rigardantinoj mem povus esti la belulino en la bildo.