8/26/2020

Sezono de pluvado



Mondo ŝanĝiĝas.

Kaŭze de tutmonda krizo de klimato,

okazas, ie granda fajrado,

ie varmego, ie pluvego.


En Koreio, ĉi-somere, 

pluva periodo estis plil onga.

Jes, pluvadis pli ol 50 tagojn.







En mia eta vilaĝo,

ĉiutage vilaĝanoj timis, 

rigardante la rojon superflui aŭ ne.

Finfine, nenio malbona okazis ĉe mi.

Prefere, 

estis bona afero, ke malpli varmis.






Dum longa pluvsezono,

kion fari hejme?

Por kamparanoj 

tia sezono estas kvazaŭ ferio.


Pro tio, ke mia familio loĝas 

ĉe la piedo de Nacia Montara Parko,

pluvego bone kreskigas sovaĝajn fungojn.






Eĉ senrilate al COVID-19,

tie ĉi, en izolita kampara vilaĝeto,

la vivo ne multe ŝanĝiĝas :

Kultivistoj daŭre kultivas







Miaflanke, 

E°kurso per skajpo daŭras,

ankaŭ virtuala E°rondo agrablas.





Kompreneble,

daŭras mia serioza ŝatokupo : pentrado













Mi preĝas, 

ke por resanigi nian mondon,

oni kutimiĝu fizike distanciĝi,

ne forgesu meti maskon,

sed, kore, ni estu forte solidaraj.





7/25/2020

Nova libro "Sen Familio" !!


La 22an de julio ĉi-jare,
aperis nova libro <Sen Familio>, 
kiun Michel kaj mi 
Esperanten tradukis.

La romano estas origine franca, 
tamen, delonge tutmonde konata.






1. Kiel komenciĝis la projekto?

Decembre de la jaro 2018,
mi spektis la filmon 
en Bourg en Bresse, Francio.

Malgraŭ ke la historio estis 
jam konata de mi,
dum la spektado, 
mi plenemociiĝis, 
ofte miaj larmoj falis.

Tuj poste, 
Michel kaj mi decidis 
kune legi originan tekston.
Ĉar mi estas studento pri franca lingvo nuntempe.

La libro estas sufiĉe dika, 
ĉir. 400 paĝojn.
Ju pli da tempo pasis, 
des pli da deziro fortiĝis.

Kial ne publikigi tiom belan sagaon!


















2. Kiom da tempo necesis por fintraduki?

Pli-malpli unu jaron, 
ĉiutage du horojn per skajpo.


Do, mi malrapide elvoĉe legis kaj tradukis,
kaj Michel korektis kaj tajpis.

Poste, 
en Francio, 
prezenti la projekton, 
akiri subvenciojn,

en Koreio,
 labori kun dezajnisto, 
pentri la kovrilon,
desegni vinjetojn,
poluri ĉiujn tekstojn trifoje, kvarfoje...

Konklude, 
19 monatoj pasis antaŭ publikigo.











3. Kiom da libroj estas eldonitaj?

400 volumoj




4. Ĉu iu subvenciis por la libro?

La libro ricevis subvenciojn de tri asocioj :

1/ Esperanto Bourg-en-Bresse, Francio
 2/ E°grupo de LLG edukad-federacio, Koreio
 3/ Esperanto Oyonnax, Francio

Sur la kovrilo, 
honore aperas 
plejabunde subvencianta asocio:

Esperanto Bourg-en-Bresse




Kovriloj jam aperintaj en diversaj landoj





5. Kie oni povas mendi aŭ aĉeti la libron?

En Korea medio,
nuntempe, 
Korea Esperanto-Asocio (KEA)
kaj Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK)
alvokas antaŭmendojn.

En Franca medio,
oni mesaĝu al la franca tradukisto, Michel,
aŭ kontaktu la asocion Bourg-en-Bresse,
kaj pere de Esperanto-France eblos aĉeti.



6. Kiuj projektoj prepariĝos, 
rilate al la libro <Sen Familio>?

Unue, granda Turneo, laŭ la vojo de Remi, 
organizote de Esperanto-France,
se nuna pandemio permesos.

Due, nuntempe kontaktantas 
kun la asocio Hector Malot,
verkisto de <Remi, Sans Famille>:

https://www.amis-hectormalot.fr/sans-famille/a-l-etranger










Sur la hejmpaĝo de <Les amis Hectro Malot>




Jen, la skizo de <Sen Familio>

Remi, trovita infano, ne scias sian originon.
La knabo perforte ligiĝas kun Vitalis, 
surstrata muzikisto.
Remi ploregas, ne sciinte, 
kiu sorto atendas lin.


Trampante de vilaĝo al vilaĝo
kun la muzika trupo, 
Remi kreskas.

Lia mastro Vitalis travidas lian talenton.
Suno, neĝo, pluvo, naturo kreskigas Remi.
La knabo tiel lernas, 
kio estas amo, amikeco, kuraĝo, vivo...
Eĉ la morto de la amata mastro 
instruas Remi.


Li siavice vole nevole 
fariĝas mastro de muzika trupeto.
Multaj aventuraĵoj survoje maturigas lin.

Ĉu finfine li retrovos sian familion?







6/17/2020

Mirteloj en nia kampo




Kvankam mi loĝis en kamparo 
jam 10 jarojn,
kutime mi ne laboras en kampo,
KROM en la periodo de mirteloj.






Kiam nia familio decidis renovigi vivstilon,
de urba vivo (en Seulo) 
al la kampara (en Hwabuk),

ni instalis ĉefan vivprincipon
 : limigi devigan laboron.






Dum 10 jaroj,
Dalmini, kiel komencanta kultivisto,
dediĉis penigan tempon 
por adpatiĝi al kultivado :

ĉefe rizojn, medicinajn radikojn 
plus arakidojn kaj brasikojn







Finfine ni decidis, 
kion kultivi en nia vilaĝo 
: mirtelojn !

Ni aĉetis malgrandan grundon 
kaj plantis 230 arbustojn de mirteloj.

Nun ili estas 5 jaraĝaj.
Oni diras, 
ke tiaaĝa mirtelarbusto estas fraulino!









Kiam oni rikoltas mirtelojn 
en nia vilaĝo?  
- Inter junie kaj julie.






Dume,
la arbustoj ekaperigis 
blankajn floretojn, 
poste, verdajn fruktetojn,
kaj nun pli kaj pli 
la fruktoj violiĝas.

Videble aŭ ne videble
Ili ja maturiĝas !

Ne nur ili,
kompreneble,
ĉiuj vivantaj estas tiaj.



Jen, modesta ĝardeno 
en la korteto de nia simpla domo.







Kreskas kelkaj majzoj,
kapsikoj, arakidoj, kukurboj.

Ĵus rikoltita kukumo 
estas tiom freŝa manĝaĵo.








La laktukoj devenis de Francio!

Iam, en la jaro 2017 
Mikru donacis la grenojn 
al koreaj amikoj 
en Feliĉa Lernejo, Koreio.







Flanke de la ĝardeneto,
flavaj lilioj ekfloriĝas
kaj burĝonoj de flava rozo 
ĝoje atendas sian tempon.




Klematitoj grimpas



Jes ja, 
ĉiumomente,
ĉiuj vivantaj kreskas.

Ankaŭ ni homoj !



5/24/2020

Sekreto de la vivo



Jam pli ol 10 jaroj de mia vivo pasis  
en profunda kamparo.
Kompare kun la vivo en Seulo, mia hejmurbo,
ĉi tiea vivo por mi pli kaj pli simpliĝas.

Iun tagon, amiko demandis min,
 : finfine, kio estas celo de via vivo?
Senhezite mi respondis
 : feliĉa vivo! 

Do, kiel ?
Ĉi tiel !



     




Loĝi en modesta domo, kvazaŭ kabano,
kun simpla ĝardeneto, estas feliĉo.

Plie, vivi ĉirkaŭite de plenplena naturo,
eĉ antaŭ pinarbara monteto,
en aprilo kun multe da ĉerizfloroj.







Verdire,
mi ne estas riĉa.
Mi ne havas grandan domon, 
kvankam aparte mi ŝatas antikvan belan domon,
sed mi ĵetu la deziron.



        


Tamen,
mi povas iom aranĝi
la internon de mia kabano
laŭ miaj bezono kaj gusto,

sed ĉiaokaze,
la aranĝita kanabo estu tiom modesta, 
kiom mi ne ploros, se ĝi malaperus.








Kvankam aŭ eble ĉar,
mi fizike loĝas en kamparo,
kelkfoje mia menso liberas por flugi al aliaj landoj,
kien mi vojaĝis kun studentoj kaj instruistoj.







En mia vilaĝo, 
je ĉiuj datoj, kiuj finiĝas per 3 kaj 8,
funkcias subĉiela bazaro.

Mi tre ŝatas viziti ĝin,
ĉefe, 
manĝi bagatelaĵojn ĉe la budoj de vendistoj, 
babilante kun ili.







En sunbrila mateno,
mi marŝas en Nacia Parko ĉe la vilaĝo.
Pli-malpli 1 horon mi rapide marŝas.

Naturo ja donas al mi artistan impreson.





                 



     



Nun mi klare scias unu el la sekretoj de la vivo
: neniam eblas havi ambaŭ vojojn,
ĉu modeste vivi kun libero,
ĉu lukse vivi sen libero.








Ankoraŭ hodiaŭ 
Dalmini diligente laboras en sia kampo,
ne tro longtempe, nek maltro,
por modeste vivi,
por gardi liberecon.

Kaj ankoraŭ hodiaŭ
niaj mirteloj belege kreskas.