4/26/2023

J'attends la nuit

30*60cm / acrylique, acrylencre / J'attends la nuit 2023 / Mi tre ŝatas rigardi birdojn flugi, naĝi, serĉi nutraĵojn en akvo. Kelkfoje, mi vidas iun birdon senmova rigardante for. Pri kio ĝi pensas? Ĉu ĝi meditas? Ĉu ĝi sopiras iun? Ha, jes! Ĝi atendas la nokton veni, ĉar nokte ĝi ŝanĝiĝas en homon kiel mi en birdon.

3/23/2023

Al Persona Legendo

Jen estas agrabla printempo ! Preparante mian EXPO-n en Laizy, Francio, mi devis samtempe cerbumadi pri la libro [La Alkemiisto], delonge tradukita de la franca kun Michel en Esperanton. La ĉefa vorto de tiu libro estas "Persona Legendo". Kiam mi faras matenan marŝadon, kiam mi pentras, kiam mi meditas, ĉiam la ŝlosilvorto vivis kun mi. Laŭ libera menso, mia mano laboras, kaj tiel aperis la pentraĵo. Do mi donas al ĝi titolon : Al Persona Legendo
Printempaj koloroj, la kamelo, kiun la ĉefa heroo Santiago rajdis al Piramidoj, dezertaj arboj... ĉiutage, mia mano sekvis la historion de tiu romano.
Por fari mian menson plej pura, mi ofte marŝis en naturo. Freŝa aero kaj printempa etoso envenis en min. La montoj, ankoraŭ ne vekiĝintaj arboj kaj ĝiaj branĉoj, murmuro de la valo...ĉio lavis makulojn el mia menso, kaj mi sentis min pli kaj pli leĝera. Ja tiel mia printempo pasantas.

2/25/2023

Memportreto

60*60cm / mixed media / on canvas / Memportreto 자화상 2023 / Sonĝanta
Antaŭe mi pensis, ke dum la vivo, oni mem kreas diversajn vizaĝojn. Kaj laŭ taŭga momento, oni elprenas ian vizaĝon el ili por uzi. Ekzemple, kiel profesoro, kiel bofilino, kiel patrino, kiel edzo kaj tiel plu. Tamen, nuntempe, mia opinio iom ŝanĝiĝis jene: eble, dumvivaj situacioj mem kreas diversajn vizaĝojn al homoj. Kiu scius, kio pravas? Malgraŭ tio, esenca animo de persono estas pura, perfekta, kompleta, se ni konstante poluras ĝin dum la vivo. Pentrante la memportreton, mi meditas pri tio.

1/29/2023

Eĉ birdoj paŭzas

Ofte mi imagas, ke se mi estus birdo. Kia estus ĝia rigardo de la ĉielo? Kia sento estus, kiam ĝi flugas tra la aero? Sed tamen, kelkfoje ankaŭ ĝi metas piedojn surteren. Jes ja eĉ birdoj paŭzas.

Revenas suno en mia ateliero

Ni korea popolo festas en la unua tago de nova jaro laŭ luna kalendaro. Oni nomas la feston "Novjara Festo". Ĉi-jare kvar tagojn de la 21a ĝis la 24a de januaro 2023, ĉiuj koreoj feriis, kaj kuniĝis familianoj. Ĉiam kun bongustaĵoj! Ankaŭ mi vizitis mian hejmurbon Seulon. Post tiu grava periodo por koreoj, finfine, komenciĝis mia laboro en la ateliero.

Kampara vivo en vintro

Vintre la vivo ĉirkaŭ montaro estas tute frosta. Multe da neĝo, kiu malhelpas eliri la vilaĝon. Kaj frosta vetero. Preskaŭ dum unu monato mi ne povis iri al mia ateliero, kiu situas tute sola inter kampoj. Dumtempe, hejme, mi desegnas, pentras sur paperoj. Estus pli bone, ke ni homoj ne tre multe moviĝu vintre kiel arboj, kiuj ŝparas energion por venonta printempo.
Malgraŭ tio, en mia koro, mia kampara domo ĉiam multkoloras kun la harmonio de ĉirkaŭataj naturaĵoj.

12/09/2022