Per antikva traktoro, veturi al nia kampo |
Post Seula UK,
LLG-grupo organizis la 9an Someran Staĝon.
Ĝia temo estis <Daŭripova vojo por nia planedo>
Frue aliĝis 15 francoj el franca ĝemelita klubo, Bourg en Bresse.
Finfine, ja estas tempo, ke miaj proksimaj geamikoj reale spertos mian vivon.
Hejma librovendejo |
Kiam mi turneis kadre de Esperanto-France,
kiam mi gvidis kurson en Plouezec, Francio,
kiam mi prelegis eksterlande,
ĉiam la ĉefa temo estis "alternativa vivo kaj Esperanto".
Sperti korean tamburon, Ĝang-gu |
Ili tranoktis en Feliĉa Lernejo, pri kiu ili delonge aŭskultis kaj imagis.
Ili eĉ laboris en medesta kampo de Dalmini, kiun ili delonge deziris viziti.
Ili vizitis vilaĝanojn, kiuj forlasis urban vivon por kampara vivo.
Labori en la kampo de Dalmini |
Surgenue ornami "Mandala" per diversaj grenoj |
La vivo estas varia, ankaŭ nia menso |
urbodevena vilaĝano donacas skatolon da mirteloj |
Kio estas alternativa vivo por mi?
Kio estas alternativa vivo por ili?
Ĝis la revido, Nelly kaj Dalmini salutas |
Mia domaĉo, kvazaŭ kabano estas senpaga ĉe Nacia Parko,
plenplena arbaro, pura aero, klara rivereto sed tre modesta.
Feliĉa Lernejo estas liberigita lernejo de la ŝtata edukado,
lernejo de la vivo, plena libereco, feliĉa por gelernejanoj
sed malriĉa kaj premita de la ŝtato.
Ĉijare ankoraŭ estis varmega somero.
Tamen daŭris nia pasio pri amika komunikiĝo kun signifoplena temo.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire