IIK-anoj prezentas en la Fermo de Seula UK |
"Sonĝanta, IIK devus daŭri unu monaton pli!"
En lasta nokto de Seula IIK, iu infano kriis.
Ja, ĉiuj jam kvazaŭ larmis pro proksimiĝanta disiĝo.
Adiaŭa Vespero de la IIK |
Interkona agado |
66 infanoj kaj adoleskantoj el 8 landoj kun 12 gvidantoj plenigis la IIK-ejon.
Sufiĉis la nombro por ludi, babili, ekskursi, bani kaj kelkfoje kursi.
Tamen, la tempo ĉiam mankis al ili por ĝui.
Ĝis la nokto, la internaciaj idoj ludis, ludis kaj ludis.
Ne gravis ĉu per Esperanto, ĉu per muziko, ĉu per dancado.
Ĉiaokaze, ili sentis sin en internacia familio, Esperantio.
En lasta nokto |
Teatraĵo <Cindrulino> |
En la Fermo de UK, atendante nian vicon,
infanoj flustris : "Estas nervoze!"
Finfine sur la scenejo, ni belege kantis kun la temo de IIK.
Boli el Koreio, Adrien el Francio, Ĵakino el Meksikio, Kijoteru el Japanio |
Matena promenado en Nacia Parko |
Viziti UK-ejon por intervjui kongresanojn |
Saluton, Annyong, Buenos dias, Halo,
Hola, Gonniĉiwa, Ni hao, Bonjour, Sveiki
Saluton al amikoj de la mond'
Ni loĝas forajn lokojn en la tuta mond'
Alian lingvon diras ho ni
Do, mangraŭ diferenco inter vi kaj mi
Ni amas Esperanton
Karaj amindaj IIK-infanoj,
kvankam finiĝis Seula IIK , eterne daŭru la amikeco inter ni.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire