5/13/2023

EXPO 2023 en Laizy, France (1)

Okazis mia sola expozicio en la vilaĝo Laizy, Francio (28 Aprilo_8 Majo, 2023). La mirinda ideo ligi min kun la loka asocio T.RAC (L'association Tourisme-Rencontres Artistiques et Culturelles) en Laizy fabrikiĝis pasintan jaron, pere de Joelle CUNAC, kiu vizitis mian expoziciejon en Bourg en Bresse. Kvankam mi havis neniun antaŭvidon expozicii en bela kaj fora kampara vilaĝo, sed miaj scivolemo, aventuremo flustris al mi "kial ne!". Tiel mueliĝis mia tria expozicio en Francio.
La asocio T.RAC uzas belegan ekspoziciejon [Moulin de Chazeu]. Tre trankvila, iom dezerta loko. En la unua tago instalinte pentraĵojn kun la estraranoj Suze kaj Magali, mi demandis al mi mem, ĉu vere iuj vizitus tian angulon de la mondo inter verdoplenaj kampoj. Mia demando estis tuj forviŝita. Ĉar ĉiutage iuj vizitis la ekspoziciejon, eĉ pli kaj pli laŭ la tempopaso.
La asocio T.RAC jam 30 jarojn pli funkciis, kaj havas pli malpli 100 membrojn. La estraro kutime preparas tutan programon (expo, koncerto, prelego kaj tiel plu) fine de la jaro por venonta jaro. La membroj de la asocio kutimas ĝui artajn programojn. Jes ja eĉ kiam pluvis, ili vizitis mian expoziciejon, por mi nekredebla aferi! Malgranda vilaĝo, tre riĉa kulturo !
Por disvastigi novaĵojn ĉi-tie komence oni uzas e-mail, sed laŭ la tempopaso, buŝoalbuŝo, oreloalorelo tre efikas. Ĉar ĉirkaŭ Laizy en diversaj vilaĝoj vivas multaj lokaj artistoj jen amatoraj jen profesiaj. Ili saltas de ekspozicio al ekspozicio, tie babilas, kafumas, aĉetas verkojn. Freŝa fenomeno por mi, kiu loĝas en korea malgranda kampara vilaĝo. Renkonti tiel konkrete lokajn artistojn kaj paroli kun ili estis granda plezuro kaj mirinda sperto.

1 commentaire: