10/28/2026
Voyage me rencontrer sur la route (3) - Le Creusot
"Coucou Joelle, mia trajno kuras enorde !" Eksidinte sur la seĝon de TGV, mi tuj sendis mesaĝon al ŝi, kiu atendis min sur la kajo. Kvankam jam plurajn fojojn mi vizitis ŝin, ĉi-foje estis unua fojo jen trajne, kaj ĉefe sole. Kiel antaŭvidite, sur la kajo [Le Creusot_Montceau_Monchanin] ŝi ien tien movis la kapon por serĉi min el pasaĝeroj. Ni tuj brakumis unu la alian kiel longtempe disiĝinta familio. Survoje al ŝia hejmo, ŝia unua propono estis pikniki por tagmanĝi kaj viziti specialan bazaron por interŝanĝi plantojn. Tia ja ŝi estas !
Verŝajne, pli ol dek jarojn antaŭe, mi ekkonis ŝin en iu vilaĝa festo, kie esperantistoj kuniĝis. Oni flustre prezentis al mi, ke ŝi estas tre lerta pri vegetara kuirarto. Poste, Catherine proponis al mi viziti ŝin kune, okaze de [La tago de virinoj]. Ĉar Joelle kutime organizis tian feston kaj invitis proksimajn amikinojn. Poste, Michel, kiu ŝategis ŝian domon, plurvoje vizitigis min, eĉ mian edzon Dalmini. Tiel kaj tiel ŝi proksimiĝis al mia vivo. Jen por atingi ŝian domon, nepre oni trapasas la antikvan ponton, kies karakteron mi admiras.
Ŝi jam preparis ĉambron por mi en la unua etaĝo. Sur ĝia balkono oni povas kvazaŭ tuŝi la arbaron, saluti sovaĝajn birdojn. Plie, oni povas rigardi mian pentraĵon ĉiam, kiam supren aŭ malsupren iras. Jes ja, en la jaro 2022 septembre, kiam okazis mia dua expozicio en [H2M, ESPACE D'ART CONTEMPORAIN] Bourg-en-Bresse, Francio, tiam dufoje vizitinte, finfine ŝi montris emon posedi ĉefan pentraĵon, kiu estas nun pendigita jam kvar jarojn sur la muro en ŝia domo. Ŝi diris, ke ĉiu-matene ŝi salutas s-ron Bernard, kiu fiŝkaptas sur mia pentraĵo. Revidi ŝin kaj ĝin ambaŭ estis grandega plezuro por mi !
Ŝia kampara domo estas ververe aminda, tre bone ekipita je ĉio. Mi estis scivolema pri diversaj iloj en ŝia kuirejo. Dum kelkaj tagoj, ŝi montris sian propran recepton de kelkaj pladoj kaj ankaŭ pri specialaj aparatoj, ho interese !
Dum la vojaĝo, preskaŭ ĉiu-matene, mi faris matenan marŝadon. Esti en fremda loko, flari la aeron, iom bagadi sur freŝaj vojetoj, malkovri vilaĝan pejzaĝon en eksterlando, tiel komenci la tagon ŝajnas, kvazaŭ mi ricevas grandan benon de Dio. Mi murmure salutis al la matena suno, al la rivereto, al la arboj kaj al ĉio, kio ĉirkaŭas min nun kaj tie ĉi.
Kaj reveninte, mi vidas, ke ŝi estis preparanta bongustan matenmanĝon por ni ambaŭ. Sole vojaĝi ebligas profunde diskuti kun amikoj, kiuj vivas en alia cirkonstanco. Kun Joelle ni babilis jen pri naturo, jen pri kuirarto, jen pri politika situacio, jen pri mian Grand Mont ĵus forpasinta kaj tiel plu. Tiel mi malkovras homojn, alian mondon kaj ĉefe min mem.
Unu el gravaj kialoj, ke mi emis viziti ŝin denove, estis refoje viziti [Bibracte], vilaĝon de galloj en arbaro. Tiu vizitindejo estas kvazaŭ "time machine", kiu gvidas min al antikva epoko. Tiu loko ankoraŭfoje multe inspiris mian animon. Plie, bonŝance, mi havis ŝancon regali ŝin per tipan manĝaĵon de galloj en la muzea restoracio. Nia babilado senĉesis daŭri manĝante kiel du galloj.
Antaŭ foriro al St. Etienne, la lasta mateno ĉe ŝi estis kun plej klara sunbrilo, plej freŝa aero, plej parfumaj rozoj. Mi atente rigardis ĉion por longtempe gardi ilin en mia koro. Dankon kara Joelle, ĉe vi, mi sentis min kvazaŭ ĉe mi hejme. Vian argablan akcepton refreŝigis mian menson. Mi alportu niajn sinceran babiladon kaj profundan amikecon. Ĝis revido !
Inscription à :
Publier les commentaires (Atom)









Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire