11/25/2026

Virino kun vualo en aerporto

100X100cm(50S)/ acrylique, sable sur canevas/ Virino kun vualo en aerporto 공항에서 만난 아랍여인 2026, Ana Sonĝanta
Kutime, dumvojaĝe, mi alportas IPad por desegni ie ajn, ĉefe, atendante aviadilon surloke aŭ en fremdaj kafejoj. Ankaŭ tiun ĉi virinon mi rapide desegnis tiel en iu flughaveno. Kelkfoje tia desegnaĵo plaĉas al mi, kelkfoje ne tre. Tamen, tiu virino longtempe restis en mia koro, kaj kelkajn jarojn poste, ja ĉi-aŭtune, mi realvokis ŝin al mia kanvaso. Sur ĝi kun tiama virino, mistere aldoniĝis mia plej kara amikino, kiu ĵus perdis sian patrinon, kaj ankaŭ mia kara fratino, kiu longtempe malsanas kaj nuntempe kuŝas en hospitalo, kaj kelkaj tre proksimaj por mi, kiuj deziradas eĉ momente flugi ien ajn por aerumi el sia vivo. Pentrante mi demandas mem. Pri kio ŝi pensas rigardante malplenan spacon? Kien ŝi vojaĝos? Kiuj aĵoj necesaj estas en ŝia modesta sako?
Kiam aŭtunas, tiam folioj koloriĝas, ili dancas laŭ la ritimoj de la vento kaj malpezigas sin por trapasi frostan vintron. Fruktoj sen folio pli kaj pli maturiĝas, kaj iliaj gustoj fariĝas plej dolĉaj, tiel ke ili donas sin al ni homoj kaj birdoj. Jes ja ĉiu-matene, birdoj estas tre okupitaj manĝante bongustajn persimonojn sub sunbrila ĉielo. Dum matena marŝado en mia vilaĝo al la piedo de la monto 속리, mi sentas min ankaŭ aŭtuniĝi kiel naturo.
Reveninte hejmen, mi trovas Dalmini tre kontenta, kiu senŝeligas persimonojn. Mi demandas lin, kial li faras tiom multe. Lia respondo estas simpla : "Tio estas bona por vidi. Plie, ni povus partigi ilin kun aliaj."
Prave, li pravas. Ŝajne, li bone konas sin, kiel fariĝi kontenta laŭsezone. En aŭtuno mi vivu kiel aŭtuno, en printempo kiel printempo. Mi bone notu, ke la vivo estas limigita, kaj ke dumtempe mi estas nur vojaĝant. Mi do ĉiam orientigu min vivi hodiaŭ.
Aŭtuno de nia montara vilaĝo pli kaj pli profundiĝas.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire