8/16/2017

Kolora mondo, Seula IIK 2017



IIK-anoj prezentas en la Fermo de Seula UK
                           














"Sonĝanta, IIK devus daŭri unu monaton pli!"
En lasta nokto de Seula IIK, iu infano kriis.
Ja, ĉiuj jam kvazaŭ larmis pro proksimiĝanta disiĝo.



Adiaŭa Vespero de la IIK















Interkona agado

















66 infanoj kaj adoleskantoj el 8 landoj kun 12 gvidantoj plenigis la IIK-ejon.
Sufiĉis la nombro por ludi, babili, ekskursi, bani kaj kelkfoje kursi.
Tamen, la tempo ĉiam mankis al ili por ĝui.
Ĝis la nokto, la internaciaj idoj ludis, ludis kaj ludis.
Ne gravis ĉu per Esperanto, ĉu per muziko, ĉu per dancado.
Ĉiaokaze, ili sentis sin en internacia familio, Esperantio.



En lasta nokto















Teatraĵo <Cindrulino>





















En la Fermo de UK, atendante nian vicon,
infanoj flustris : "Estas nervoze!"
Finfine sur la scenejo, ni belege kantis kun la temo de IIK.



Boli el Koreio, Adrien el Francio, Ĵakino el Meksikio, Kijoteru el Japanio 


     










Matena promenado en Nacia Parko













Viziti UK-ejon por intervjui kongresanojn



















    
   
       Saluton, Annyong, Buenos dias, Halo, 
       Hola, Gonniĉiwa, Ni hao, Bonjour, Sveiki
       Saluton al amikoj de la mond'

       Ni loĝas forajn lokojn en la tuta mond'
       Alian lingvon diras ho ni
       Do, mangraŭ diferenco inter vi kaj mi
       Ni amas Esperanton

Karaj amindaj IIK-infanoj,
kvankam finiĝis Seula IIK , eterne daŭru la amikeco inter ni.





7/18/2017

Mon professeur



En Esperantio, mi havas ĉefe 2 signifajn profesorojn.
Unu el ili skulptis en mia cerbo,
unuan impreson pri Esperanto kun serioza demando :

  Kio estas Esperanto, pro kio li estas tiom pasia al ĝi?

Post kelkjara paŭzo, dua profesoro aperis en mia E°vivo.
Li plejparte motivis min por havi vastan vidpunkton al la mondo.
Li instruis min, ke Esperanto ne estu surfaca, sed solida en la vivo.

Nuntempe li vizitas Koreion kaj LLG-ojn.
Mi intencas ligi lin kun korea alternativa lerneja medio.
Esperante, ke tio riĉigos ankaŭ lian vivon,
mi lasas kelkajn spurojn pri lia vizito.


1. Nia lernejo varme bonvenigis lin ĉe la aerporto ICN.
   Li tute ne aspektas laca, malgraŭ longa vojaĝo.











2. Lia ĉefa tasko estas kreskigi nivelon de Esperanto en LLG-movado.
   Jen, en LLG Feliĉa, jen en LLG Gandi, jen en LLG-universitato.






















3. Viziti Imĝingak 임진각 kaj Dorasan 도라산 stacion, proksime de Norda Koreio
   kun adoleskantoj estis emocia momento por li, eŭropano.



















4. Malkovri korean kamparan vivon, kiun mia familio praktikas,
   estus fremda sperto por li.

   En senpaga domo, tro modesta,
   sed, ironie, tute proksime de Nacia Parko kun kaskado,
   nia familio povas ĉiutage ĝui verdan vivon.

   En tia vivkondiĉo, li malkovrus kion?


 






















5. Ĉe la radiko-kampo 백출,
   li kun Dalmini kune rikoltis terpomojn kaj tuj kuiris.
   Dumtempe, ni triope enakvumis por freŝigi nin kaj fiŝkaptis kiel infanoj.
   Ne estis somera ferio, sed ordinara kampara tago, ĵaŭdo.
   Por tia vivo, nia familio forlasis Seulan vivon.
 
 






















Tempo rapide pasis kiel fluganta sago.
Postmorgaŭ li kaj mi iros al Seulo por la 46a IIK!
Mi estas ĉeforganizanto de Internacia Infana Kongreseto,
mia dua profesoro rolos kiel unu kurso-gvidanto en ĝi.

Sanon, mon professeur!
Feliĉoplenon, en via vivo!


7/01/2017

Paca marŝado


Kvankam jam pasis tri jaroj de la terura katastrofo de la ŝipo <Sewol-ho 세월호>,
eĉ nuntempe oni intencas rememori tion, por ke ni ne plu permesu tian akcidenton.
Tiucele, iu socia aktiva organizo, Paca Marŝado komenciĝis pasintan aprilon.




En la 16a de aaprilo 2014, dronis la pasaĝerŝipo,
kiu planis navigi de Incheon 인천 al la insulo Jeju 제주.
Ja dum la vojaĝo, ĝi sinkis en urbo Jindo 진도
kaj ĉir. 300 liceanoj dronis en la maron kun la ŝipego.

"Ni ne forgesu vin."
"Ni ne forgesu la katastrofon."





Nun Feliĉaj Lernejanoj partoprenas en Paca Marŝado,
kies nomo estas <Sewol-ho, homoj, kiuj marŝas sur espero>.
La marŝado daŭros 53 tagojn por 809km,
laŭ la sama vojo de la ŝipo, Sewol-ho.

Ĉiutage oni marŝas ĉir. 20 km,
Ĉiutage novaj partoprenantoj aldoniĝas.
Kelkaj LLG-oj hazarde renkontiĝas,
pro tio, miaj lernantoj pli ĝuas la marŝadon.


LLG-anoj en la Paca Marŝado

















Feliĉaj Lernejanoj jam 5 tagojn sekvis la kampanjon,
kaj survoje ili mem decidis daŭrigi ankoraŭ pliajn 5 tagojn ĝis la fino.

Karaj, atentu varmecon!
Vi semas esperon marŝante sur la vojon!



6/29/2017

Adiaŭ Chantal...


Bildo sendita de Lucia, membro de LLG













Mia plej forta rememoraĵo pri vi estas la kanto "Besame mucho".
Vi kantis sur iu ponto, kiun ni grupe vizitis.
Via voĉo estis belega kaj emociiga.
Oui, vi ĝuis kanti...
 
Tie ĉi en Koreio eĉ la vetero adiaŭas vin.
Grizas, pluvas, ventetas...
 
En la lasta momento 2016, kiam mi vizitis vin en hospitalo,
vi diris : "Mi volas viziti haristinon."
Oui, vi emis beligi vin, ankaŭ la vivon...
 
Tie ĉi via koreaj amikoj adiaŭas vin,
kun kondolenca koro, kun belaj komunaj memoraĵoj.
Danke al Esperanto,
ni pasigis trezoran tempon plenan je amikeco.
 
Adiaŭ Chantal, kara amikino...
 

5/29/2017

Kiel lerni Esperanton



LLG-asocio (Asocio de tutlandaj liberaj lernejoj) organizas
kelkajn bezonatajn kursojn por siaj membroj, LLG-instruistoj.
Ankaŭ Esperanto-kurso aldoniĝis ekde la pasinta oktobro.
Nuntempe, 7 novaj instruistoj lernas Esperanton de mi kun du helpantoj.

Ĉiulunde kaj marde je la 20:00 post sia laboro,
oni venas en skajpon. Ja estas distanca kurso!
Kaj unufojon pomonate ni faras intensivan kurson vide-al-vide.

Per kartoj preparitaj, oni faras frazojn.

10-minuta prezentado pri sia ŝatata temo













La 20an de majo, ni kunvenis kun nia temo por prezenti.
Dum 1 semajno ili cerbumis pri sia prezento.
Iu elektis temon pri kudrado, sia ŝatata hobio.
Iu rakontis pri sia ŝanĝiĝinta vivo.
Iu prezentis pri siaj studentoj.

De maldekstro : Ĝeongran, Milda, mi, Jongmi, Hesim, Floreta, Jong 














Esperanto ne estas ŝtona lingvo.
Esperanto estas bona ideo
por konkrete interkomunikiĝi kun la mondanoj.

Ili nun ekzercas la paŝon al la mondo.
Ili tiel ekpraktikas Esperanton, ne nur per lernolibroj.


5/09/2017

La Roza Baloto de prezidento





Hodiaŭ estas la 19a baloto por elekti
novan prezidenton de Korea Respubliko.
Oni nomas la nunan eventon, "Roza Baloto".
Ĉar kutime okazas balotoj en decembro,
sed eksterordinare, ĉifoje en printempo, sezono de rozoj.
Kial?
Ĉar la eksa prezidentino estis akuzita laŭleĝe.

Mia filo, Leo, kiu ĵus atingis la aĝon 20,
unuafoje rajtas voĉdoni en sia vivo.
Ni triope vizitis la balotejon kaj voĉdonis por unu el 15 kandidatoj.
Sur niaj manoj, aperas la stampaĵo, kiun oni uzas por voĉdoni.

En Francio tre juna kandidato estis elektita kiel nova prezidento,
ankaŭ Estonio, Grekio havas tre junajn politikajn premierojn.
En Usono, male tre dekstra prezidento aperis.
La mondo ja zigzagas.

Koreaflanke,
Ĉifoja baloto havas gravan signifon.
Ĉiusemajna popola manifestacio kun kandeloj
faligis la prezidentinon el la trono,
kaj tio alvokis hodiaŭan baloton.
La manifestacio ja estis sensanga revolucio de ni, korea popolo.

Ĉiaokaze,
hodiaŭ estas memorebla tago por Leo,
ankaŭ grava tago por Koreio.



5/01/2017

Adoleskantoj lernas Esperanton



                                           Kiam : 21-22 aprilo
                                      Kie : Feliĉa Lernejo
                                Kiu : Adoleskantoj & instruistoj de LLG-oj
                                      Kion : Staĝo de Esperanto



En Koreio multaj adoleskantoj lernas Esperanton.
Ĉefe, kadre de LLG (Liberigitaj Lernejoj por Geknaboj)
Esperanto pli kaj pli disvastiĝas.




Antaŭ Seulaj UK kaj IIK,
Feliĉa Lernejo organizis mallongtempan staĝon por LLG-oj,
kie adoleskantoj kaj instruistoj komencis praktiki Esperanton.
La titolo de la staĝo estis <Kuniĝu, Esperantistoj!> kaj
finfine, 33 adoleskantoj kun la instruistoj el 5 lernejoj partoprenis.
por la 10 aliĝintoj, kiuj ne povis veni pro subita aranĝo de sia lernejo,
ni promesis ankoraŭfoje okazigi tian staĝon.








Renkonti Esperanton en adoleska tempo de la vivo estas tiom grava.
Tio donus al ili ŝancon, kiel vaste renkonti la mondon.
Onidiras, ke lerni iun lingvon signifas posedi ŝlosilon por eniri en ĝian landon.
Se adoleskantoj lernus Esperanton,
ili havus ĉiopovan ŝlosilon por eniri la tutan mondon.
Tio estas unu kialo, ke mi aktivas instrui Esperanton al LLG-anoj.