11/08/2017
Leo, juna soldato
La 25an de oktobro,
Dalmini kaj mi partoprenis en la ceremonio de novaj soldatoj.
Ili plenumis bazan trejnadon dum 6 semajnoj.
Kvankam suferigis ilin tute fremdaj ekzercoj,
ekz. poziciado kun pafilo, marŝado kun 40kg en sako ktp,
plej grandan sufokon ili sentis pro limigita libereco.
Post la baza trejnado,
oni faris ceremonion por gratuli ilin.
Familianoj estis invititaj kaj
ili mem metis postenemblemon sur la ŝultron de sia filo.
Ie tie patrinoj flustre larmis pro emocio.
Leo honore frapis grandegan tamburon.
Post la ceremonio,
la junaj soldatoj kun familianoj rajtis havi duontagan liberan tempon.
Ni triope tagmanĝis en la ŝatata restoracio de Leo en urbo, Hwasung.
Leo rakontis pri homaj rilatoj de la sovaĝa soldatejo.
La familia babilado mildigis niajn tri korojn,
kiuj verŝajne ĉiam intencis ne montri doloron en sia flanko.
Dankon, kara, nia fidinda filo...
Vi bone adaptiĝas en tia ĝangalo...
11/03/2017
Infanoj ĉe Esperanto-budo
en Goesan, urbeto, kie Feliĉa Lernejo situas,
Vilaĝa Lerneja Festo okazis.
Ĉir. 45 budoj instaliĝis de diversaj lernejoj,
infanĝardenoj kaj edukado-grupoj.
Feliĉa Lernejo, kie mi laboras, instalis du budojn ;
Unue manlaboraĵoj per ŝtofo, due Esperanto.
Infanoj elparolas kelkajn vortojn en Esperanto.
Saluton !
Dankon !
Ili ĵetas ĵetkubojn kaj krias la nombron sur ĝi en la korea kaj en Esperanto.
Tiel ili gajnas ellignan medalon kaj kolorigas.
Ĉu vi povus imagi, kio okazis en nia budo?
Ja estis multaj infanoj, kiuj eĉ ne povis facile prononci "ESPERANTO".
Ĉiaokaze, ili unuafoje guton gustumis pri Esperanto en sia vivo.
Kiam aperos la rezulto?
Mi opinias, ke la semado al "infanoj" estas jam rezulto.
11/01/2017
Rikolti la radikojn medicinajn
Fine de oktobro kaj komence de novembro
estas periodo por rikolti la medicinajn radikojn, kiujn Dalmini kultivas.
Antaŭ kelkaj tagoj, li rikoltis ilin kun tri vilaĝaj laborantoj.
En ĉijara somero, multege pluvadis.
Tio estas tute ne favora vetero por la radiko.
Ĉiuj kultivistoj en nia vilaĝo nun veas pro sia rezulto.
Pasintan someron,
15 francoj vizitis nin kaj momente laboris en la kampo.
Ili eltiris amason da herbaĉoj, kiuj rapide kreskis pro la pluvado.
Danke al ili, Dalmini akiris sufiĉe bonkvalitajn radikojn ankaŭ ĉijare.
Hieraŭ mi akompanis lin al vilaĝa laborejo por pecigi sekigitajn radikojn.
La tuta proceso estas jena :
1. Rikolti la radikojn
2. Tranĉi ĉiujn foliojn
3. Sekigi la radikojn per maŝino
4. Viŝi malpuraĵojn per aerfluo
5. Pecigi ilin per maŝino (sur la foto)
6. Sekigi la pecigitajn radikojn
7. Leĝere grili por fari tizanon
Tiom oftaj procesoj !!
Mi eĉ fieras pri tio,
ke mia edzo, origina urbano kapablas agrikulturi kun plena kontento.
10/13/2017
Mezaŭtuna Festo de Boli
4a de oktobro 2017 merkredo
* Tiu ĉi artikolo estas la dua de Boli, 16jaraĝa lernanto de Feliĉa Lernejo
* 추석 en la korea = Mezaŭtuna Festo en Esperanto
Hodiŭ estas 추석.
추석 estas plej granda festo de Koreio.
Ĉiujare en 추석 familianoj kaj parencoj renkontiĝas.
Kutime, la periodo de 추석 estas tri tagoj de ferio ;
Antaŭa tago de 추석, la tago mem, posttago de 추석.
Sed ĉijare estas malsama!
Ĉijare oni ferias dum 10 tagoj !!
Do, mi estas tre feliĉa !!
Mia familio preparis 추석 en la antaŭa tago.
Mia patrino aĉetis fruktojn, la materialojn kaj kuiris bongustaĵojn.
Hodiaŭ en 추석, mi iris al la domo de parencoj.
Oni preparis kulton al la praavoj.
Ankaŭ mi helpis ; meti tablojn, paperan retalon, portis manĝaĵojn k.t.p
Mia familio kaj la parencoj kultis mortintajn geavojn.
Poste ni ĉiuj kune manĝis.
Ĉiu manĝaĵo de 추석 estas bongustega !
Post la manĝado, ni vizitis ilian tombejon.
Tie ni denove kultis por ili.
Antaŭ nelonga tempo,
mi vidis fotojn de eŭropa tombejo.
Eŭropa tombejo kaj korea tombejo malsamas.
Korea tombo estas ronda, sed la eŭropa estas angula.
Estas tre tre interesa por mi.
10/09/2017
Aŭtunas mia kabano
Estas trankvila mateno kun agrabla vetero.
Koreoj nuntempe ferias ĉir. 10 tagojn okaze de Mezaŭtuna Festo.
La ferio pli beligas la aŭtunon.
Sur eta sojlo de mia domaĉo,
mi legas libron kaj
ĝuas rigardi kamparan etoson.
Ĉe la enirejo, pendigitaj plantoj sekiĝas.
Ili baldaŭ ŝanĝiĝos kiel naturaj balailoj.
Tage, sufiĉas trafenestra sunbrilo por lumigi la ĉambron.
Ĉe la fenestro,
ankaŭ aŭtunaj folioj de la sojo, refleksitaj de la suno, plilumigas ĝin.
La kuirejo origine estis nenio.
Ĉar oni uzis alian tradician kuirejon kun Ondol-sistemo.
Nuna eta kuirejo estas taŭga por nia familieto.
Hieraŭ Dalmini fabrikis elkanan kadron de lampo.
Mi kovris ĝin per mallerte pentrita de mi papero.
Ĝia nebula lumo tre taŭgas por la modesta ĉambro.
Mi preferas vespermanĝi ekstere, kiam miaj geamikoj vizitas nin.
Freŝa aero, stelplena ĉielo, trankvila vespero estas bonaj ingrediencoj,
kiujn kampara vivo oferas al homoj, dankon, la vivo!
10/02/2017
Lavi testudon
La 1a de oktobro 2017 dimanĉo
Temo : Lavi mian testudon
Mi havas testudon.
Ĝi nomiĝas sunbrileto 햇살.
Mi elnutris ĝin ĉir. 10 jarojn.
Hodiaŭ mia patrino diris al mi : "Lavigu la testudon"
Ĉar la testudo, la akvo estis malpuraj kaj malodoraj.
Unue, mi senigis la malpuran akvon.
Poste, mi enmetis puran akvon en la testudejon.
Kaj mi skrapis la dorson de la testudo per dentobroso.
Mi lavis ankaŭ la ŝtonetojn en la testudejo.
Finfine, mi resenigis malpuriĝintan akvon.
Tiel mi estis lavinta la testudon.
Dum 20 minutoj, mi lavis kaj finite!
Nun la testudo estas en tre pura akvo.
* Boli, kiu lernas Esperanton dum 2 jaroj en Feliĉa Lernejo,
nuntempe ofte sendas al mi sian verkaĵon.
Legi ilin estas grandega plezuro por mi.
Kun lia permeso kaj kun mia fiereco al la diligenta studento,
mi metas lian lastan artikoleton.
9/29/2017
Ve, milita servo en Koreio!
La 9an de septembro en la jaro 2017,
Leo estis alvokita de neevitebla patria devo en Koreio.
Temas pri milita servo.
Nur 20-jara junulo li estas.
Kvankam Dalmini kaj mi estas relative prudentaj gepatroj,
kvankam Leo estas relative matura junulo,
tamen, en tiu tago matene, ni estis tute silentaj pro dolora emocio.
Kvankam ja oni diras, ke nuntempa milita servo moderniĝis kaj mildiĝis,
tamen preni pafilon en tiu aĝo estas terure.
Ne decas, ke tiom junaj devas pasigi 21 monatojn nome de milita servo.
Jen, aspekto de la ceremonio por akcepti novajn soldatojn.
Ĉir. 300 junuloj senharigitaj kun la familio aŭ koramikino staris en la korto.
Eĉ vigla muziko, eĉ komika rakonto kriitaj de la scenejo estis ŝajne tristaj.
La juna soldata trupo aspektis kvazaŭ glaciita.
Nuntempe la vorto "paco" ŝanĝis la signifon en mia koro.
Antaŭe "paco" signifis filozofa, iusence abstrakta por mi,
sed, nun, mi krude povas difini la vorton "paco" ; sen milito!
Paco ne estu malproksima, ne estu nebula.
Paco estu ankaŭ en nia aktuala vivo.
Inscription à :
Articles (Atom)























