4/21/2019

Kion enmeti en la vivon?


Dum tri semajnoj en Francio,
kio envenis en min kaj kio eltiriĝis nature?
Vajaĝo kelkfoje svingas min rutiniĝantan.





En la unua seanco de pentrado,
Laurent donis al mi dumetrajn tolojn.
La grandaj kaj blankaj objektoj tamburigis mian koron.
Kion kaj kiel mi pentru ?
La toloj estis tiom grandaj por mi, infano en pentrado!



preparitaj du toloj jen ĉe Laurent, jen ĉe Regis


Laurent diris ; Ana, vi faru kiel kutime en via eta kajero.
Per akrila farbo? Jes, vi kapablas!





Inter lecionoj,
plej ofte mi aerumis en diversaj urboj.
Rigardi multe, ofte, proksime, fore...
Senti ĉiujn estaĵojn...


Ŝatata urbo Macon: kuŝinta virino sub la statuo de Lamartine

La katedralo de Cluny


Dum la vojaĝo,
pentri en la ateliero,
pentri en la loĝejo,
desegni ie ajn,
tiuj estis plej unuaj aferoj.
Due, manĝi, promeni, aerumi en freŝaj pejzaĝoj.

Kaj mi atendis, ke io nature eliros de mi...



Kampara vilaĝo Polliat, kie loĝas Manu


Mia profesoro "Mont Grand" kaj miaj geamikoj
perkore subtenis min ; 
jes, mi povas fari tion, kion mi deziras.



Unu el plej ŝatata loko, Solutré


Kaj finfine ...
mi plenumis du grandajn afiŝojn por la ekspozicio 
preparita de Peindre à Bourg,
kies temo estas ĉijare <Virinoj>.







4/16/2019

Aprilo estas kruela !


La poemo <The Waste Land> verkita de T.S. Eliot
komenciĝas per la fama frazo : 
Aprilo estas kruela monato.

Tute pravas li !




Notre Dame de Paris, 
12jarcenta monumento estis ĵus atakita 
pere de granda incendio (15 aprilo).
Oni povis nenion fari, 
krom plenlarme rigardi.
Ho, miaj amikoj el Francio...
Tuta mondo ploregas.


Renversita ŝipego "Seŭel"
Koreoj vizitas la ĝustan lokon marborde "Pengmok"
Studentoj rememoras per falva rubando


La pasaĝerŝipo "Seŭel" renversiĝis 
kaj ĉir. 300 homoj, ĉefe adoleskantoj dronis (16 aprilo).
Hodiaŭ, la 5an datrevenon de la katastrofo, 
en koreio ie tie okazas rememoraj ceremonioj.
Ja ĉiuj koreoj ankoraŭ larmas.




Plie...
lastatempe, iu boparencino de mi forlasis sian vivon.
Ŝi estis tiom juna bofilino, agrabla edzino, saĝa patrino.
Ni kelkfoje babiladis pri la vivo,
en la kinejo, la kafejo, ĉe la marbordo...
Sed nun, nenie ŝi estas.


Aprilo, vi estas kruela monato !



3/28/2019

Prepari ekspozicion en "Peindre à Bourg"


En "Peindre à Bourg", 
loka asocio de pentrarto en Francio,
nuntempe oni varme laboras por ekspozicio.
Mi do haste prenis tempon 
por eĉ momente ĉeesti la preparadon.
Dum longa vojo de Koreio al Francio, 
en aviadilo, mia koro jam tamburis 
kaj la manoj ekis desegni rapide sed, malnete.



Jam ĉirkaŭ antaŭ unu monato, 
la preparado komenciĝis.
Ĉiuj lernantoj havu unu grandan tolon kaj pentru.
La temo estas <virinoj>!
En la ateliero,
belegaj virinoj surtole estas orname pendintaj.



Enirejo de la ateliero por vilaĝanoj

En la ateliero kelkaj pentraĵoj finlaboritaj



Ĉi tie ja estas paradizo por mi !
Oni ĝuas krei sian propran artaĵon.
Ne kalkulu kiomaĝa, kiulanda, kiomlerta.
Ĉar ĉies vivo mem estas bela arto.



Skize desegni sur mia eta kajero
Laŭ la temo, ekpentri virinojn sur toloj

kaj aerumado por la menso kreativa...

En Vergongeat, belega vilaĝo de jonkviloj
Bourg en Bresse, mia amata urbeto
Ŝatata lago, Nantua



3/08/2019

Esperanto vivanta


Iuj diras, ke Esperanto maljuniĝas.
Aliaj diras, ke Esperanto estas nur ideala.
Eĉ iuj demandas, ĉu Esperanto ankoraŭ vivas.

Sed, laŭ mi, se oni lernus Esperanton,
oni ekvidus, kiom aktuala estas la lingvo.




Jen la kurskunveno de LLG-institucio antaŭ kelkaj tagoj.
De diversaj urboj ili devenis por praktiki Esperanton.
Ĉar la kursaro okazas kutime per skajpo,
ili pacience atendis videalvidan kurson.



 Dimanĉaj kaj mardaj kursanoj praktikas parolon kun Michel
Lunda kurso por komencantoj geste parolas

Esperanto ebligas komuniki diversmaniere.





Dum la intensiva kurso,
ni partigis ne nur gramatikaĵojn, sed ankaŭ niajn revojn.
Mi postulis al lernantoj : ligu vian temon kun la lingvo.
Esperanto ja incitas onin flugi trans sian horizonton.

Ju pli oni lernas, des pli oni liberiĝas!




"Kiam homoj sekvas sian revon, tiam la tuta universo subtenas"
- <La alkemiisto> verkita de Paulo Coelho -


Kaj...tiel...plu....rilate al miaj realigataj sonĝoj.



2/11/2019

Ĉiutaga vivo plenas je kio?


En nova jaro,
oni preparas freŝajn projektojn.
Ankaŭ mi !

Ĉiutaga vivo akumuliĝas.
Pere de tiu natura fenomeno, 
post unu jaro, io jam konstruiĝos.

1. Simplaj desegnaĵoj
Ĉiumatene, mi desegnas ion, kio okazis hieraŭ.




2. Kursaro
Ĉiutage, mi kursas por instrui Esperanton 
kaj lerni francan lingvon.




3. Du horojn marŝadi
Unu fojon po du tagoj mi marŝas 10km.




4. Viziti ekspozicion de pentrarto





Do, en la jaro 2019,
mia vivo pleniĝos je pentrado, Esperanto, marŝado.
Jes, ili estas plej ŝatataj de mi.
Mi scivolas, kio finfine konstruiĝos pere de ili.