9/13/2023
8/15/2023
Pasintan aŭtunon mi estis tie
60*60cm/ mixed media / Pasintan aŭtunon ni estis tie / Ana Sonĝanta 2023 / Ĉu vi spertis, ke ĉiufoje la sento malsamas, kiam vi plurfoje legas saman libron preferatan? Same kiel via sento estas tute alia, eĉ kiam vi ĉiutage marŝas en Bouvent. Verŝajne, laŭ la vetero, laŭ via tiama humoro, laŭ la kondiĉoj, kun kiu vi estas, kaj tiel plu... Pasintan aŭtunon la lago Bouvent en la urbo Bourg-en-Bresse, en Francio, estis tia por mi. Kvankam ĝis nun centfoje mi jam marŝis ĉirkaŭ Bouvent, tiu aŭtuno estis tute alikolora, plej bela, plej memorebla. Du grandaj birdoj bonvenigis min, eĉ gvidis min, kaj senĉese babilis ĉe mi. Arboj koloriĝis, la tero kaj la ĉielo ankaŭ. Estis perfekta aŭtuno en Bouvent.
7/26/2023
Venu en miajn brakojn
60*60cm / mixed media / Venu en miajn brakojn 2023 / Ĉi-somere en Koreio multege pluvis. Kompreneble, multaj regionoj havas damaĝojn, kaj ie tie popolanoj suferas. Ve, la klimato de nia planedo ververe ŝanĝiĝas. Mia kampara vilaĝeto, ĉirkaŭita de montaroj, estas relative trankvila. Mia ĉi-verko brakumu ĉiujn, kiuj nun bezonas varmajn brakumojn.
7/12/2023
Nova libro [La Alkemiisto]
Ĉi-jare printempe, ekaperis en Esperantujo freŝe tradukita libro [La Alkemiisto], kies aŭtoro estas Paulo COELHO. Michel Fontaine el Francio kaj mi jam unu jaron pli laboris pri tiu projekto legi la literaturaĵon en la franca, kaj traduki en Esperanton. Fakte, la verkon mi plurfoje relegis, kaj ĉiam ajn mi deziris traduki en Esperanton. Kial? ĉar ĝi rakontas pri revoj, alivorte en la verko [Persona Legendo].
Paŝtisto Santiago, kiu havas revon ĉiam vojaĝi en sia vivo, plurfoje havas saman sonĝon pri trezoroj. Li renkontas Melkisedekon, reĝo de Salem, kiu subtenas tiujn, kiuj serĉas sian [Persona Legendo]. Kaj finfine Santiago decidas vojaĝi al Afriko, kaj tie li trapasas diversajn aventurojn. La verko demandas nin, kio estas vera trezoro, kio estas vera feliĉo.
Kial traduki en Esperanton de la franca? Ĉar kiam mi sentis min libere parolanta en Esperanto, la memfido motivis min lerni sekvantan fremdan lingvon: la franca. Danke al francaj amikoj en Esperanto, mi povis facile tuŝi la linvon. Kompreneble, la nivelo restis ĉiam baza. Leĝera laboro, leĝera rezulto. En la jaro 2019, finfine, unua ŝanco aperis. Iun tagon, kiam mi spektis filmon [Sans Famille] en Francio, grandan deziron mi sentis: legi la longan historion en la franca. Do, ekde tiam preskaŭ unu jaron ĉiutage Michel kaj mi legis la verkon kaj tradukis en Esperanton. Kaj ni decidis puplikigi libron pere de ĝi. Tiel mia kutimo legi france skribitajn verkojn kaj traduki kun Michel daŭras ĝis nun.
Supra foto montras [La Alkemiisto] ĉe la LibroServo de Franca Kongreso de Esperanto 2023 en Liono. La libro unue vendiĝis en Francio dum la kongreso kun [Sen Familio] kaj [Nokta Flugado] niaj libroj unua kaj dua. Poste, junie, en Koreio, danke al la peranta laboro de Korea Esperanto Asocio(KEA) kaj Seula Esperanto Kultur-Centro(SEK) kvindeko da membroj mendis la libron [La Alkemiisto]. Dankon al ili!.
Jen estas ĝisnunaj libroj :1) Esperanto en kampara vilaĝo(2018) 2) Artikoloj de la familio kamparenrevena(2019) 3) Sen Familio(2020) 4) Nokta Flugado(2021) 5) La Alkemiisto(2023)
6/30/2023
Sezono de mirteloj
Nun estas sezono de mirteloj en mia kampara vilaĝo "Hwabuk 화북" . Frumatene, kiam sunbrilas, Dalmini, mia edzo kaj mi iras al nia malgranda kampo por pluki mirtelojn.
Matena plukado estas ĉiam agrabla. Freŝa mateno kun pura aero, etaj ranoj sur la folioj, eĉ sur grapoj, kun kiuj ni flustre babilas. Kiam ni plukas mirtelojn pendintajn sur altaj branĉoj, nia kapo kun etendita brako pinte levas por akiri la fruktojn. Kiam branĉoj kun abundaj grapoj preskaŭ kuŝas proksime de la tero, aŭtomate ni surgenuas por pluki ilin. Jes ja, en la vivo, kun orgojla homo, oni levas la kapon por samniveliĝi, kaj kun modesta homo, oni ankaŭ fariĝas modesta!
Dum la mirtelsezono, kelkfoje pluvas, kaj mi kuras al la kampo, ne por pluki, sed por pentri. Ĉar la malgranda konstruaĵo ene de la kampo estas ankaŭ mia ateliero.
Antaŭ 14 jaroj, forlasinte urban vivon, nia familio translokiĝis en kamparon, kaj ververe, ni revis tian vivon. Kaj nun la revo realiĝas.
Inscription à :
Articles (Atom)
























