5/24/2020

Sekreto de la vivo



Jam pli ol 10 jaroj de mia vivo pasis  
en profunda kamparo.
Kompare kun la vivo en Seulo, mia hejmurbo,
ĉi tiea vivo por mi pli kaj pli simpliĝas.

Iun tagon, amiko demandis min,
 : finfine, kio estas celo de via vivo?
Senhezite mi respondis
 : feliĉa vivo! 

Do, kiel ?
Ĉi tiel !



     




Loĝi en modesta domo, kvazaŭ kabano,
kun simpla ĝardeneto, estas feliĉo.

Plie, vivi ĉirkaŭite de plenplena naturo,
eĉ antaŭ pinarbara monteto,
en aprilo kun multe da ĉerizfloroj.







Verdire,
mi ne estas riĉa.
Mi ne havas grandan domon, 
kvankam aparte mi ŝatas antikvan belan domon,
sed mi ĵetu la deziron.



        


Tamen,
mi povas iom aranĝi
la internon de mia kabano
laŭ miaj bezono kaj gusto,

sed ĉiaokaze,
la aranĝita kanabo estu tiom modesta, 
kiom mi ne ploros, se ĝi malaperus.








Kvankam aŭ eble ĉar,
mi fizike loĝas en kamparo,
kelkfoje mia menso liberas por flugi al aliaj landoj,
kien mi vojaĝis kun studentoj kaj instruistoj.







En mia vilaĝo, 
je ĉiuj datoj, kiuj finiĝas per 3 kaj 8,
funkcias subĉiela bazaro.

Mi tre ŝatas viziti ĝin,
ĉefe, 
manĝi bagatelaĵojn ĉe la budoj de vendistoj, 
babilante kun ili.







En sunbrila mateno,
mi marŝas en Nacia Parko ĉe la vilaĝo.
Pli-malpli 1 horon mi rapide marŝas.

Naturo ja donas al mi artistan impreson.





                 



     



Nun mi klare scias unu el la sekretoj de la vivo
: neniam eblas havi ambaŭ vojojn,
ĉu modeste vivi kun libero,
ĉu lukse vivi sen libero.








Ankoraŭ hodiaŭ 
Dalmini diligente laboras en sia kampo,
ne tro longtempe, nek maltro,
por modeste vivi,
por gardi liberecon.

Kaj ankoraŭ hodiaŭ
niaj mirteloj belege kreskas.



       





5/10/2020

Korea brodado



Antaŭ kelkaj tagoj,
Dalmini kaj mi vizitis Seulon.



Insadong en Seulo



Malgraŭ COVID-19 periodo,
pro tio, en Koreio ĝia situacio stabile boniĝas,
pro tio, ke krom infektitoj aŭ similaj,
ĉi tie ne okazas perforta kvaranteno,
ni decidis ĉeesti la ekspozicion de korea brodado,
en kiu mia amikino, nomata Milda, partoprenis.



Komuna verko de la brodistinoj

Green bristlegrass en la angla lingvo: Milda brodis



Antaŭe, ŝi lernis Esperanton de mi kaj Michel
kaj ŝi deziris komunikiĝi kun brodistoj en la mondo per ĝi.

Jen, ŝiaj verkoj de brodado.
Oni nomas tiun arton : Sovaĝfloro-brodado




Koreaj kapkusenoj broditaj de Milda


Kvankam mi ne multe konas pri tiu arto, nek lertas,
laŭ mi, la artaĵoj aspektis tre fajnaj,
nuance koloritaj kaj modestaj.
Precipe, la artaĵoj de Milda ne uzis buntajn kolorojn,
kvazaŭ monotona, sed tre variaj nuancoj, kiel naturaĵo.




Materialoj en ŝia hejmo



Longan tempon mi ne vizitis Seulon, mia hejmurbo.
Tamen, danke al Milda, 
mi kaj Dalmini havis agrablan ekskurson.
Revenante hejmen, 
tra la fenestro de nia trajno 
montriĝis sunsubiro.








Ĉielo serenadis, 
ankaŭ flugantaj birdoj.

Estis bela tago !!





3/30/2020

Hejmen en cirkonstanco de COVID-19


Karaj amikoj,


Dum 6 semajnoj,
mi restis en via lando, Francio.
Kiel kutime,
la tempo estis diversflanke signifohava por mi
  : nova libro <Sen Familio>, ateliero, pentrado
Ĉio glate iris KROM la viruso !!


Okaze de la pandemio, COVID-19,
nekredeble rapidege mondo ŝanĝiĝantas.
Korona-viruso fulme disvastiĝas 
en la tuta mondo.
Multaj homoj estas terure infektitaj.
Ĉiutage tiom da homoj mortas.


Ĉie mankas maskoj, analiziloj, termometroj.
Hospitaloj tute ne sufiĉas por la pacientoj.
Pordoj fermiĝas interlande, interurbe, interhome.
Eĉ kelkaj landoj perforte senrajtigas eliri la domon.


Laŭ korea proverbo,
kiam mallumiĝas, tiam pliklariĝas.


Ni homoj, ĝis nun, kiom neglektis la planedon...
Kia vivmaniero estas taŭga ne nur por homoj,
sed ankaŭ por ĉiuj estaĵoj...
Kion do ni devas forĵeti kaj kion gardi...
Kio estas komunumo, kio estas individuismo...


Meditante tion,
bonŝance, mi enorde aviadiliĝis
kaj nun hejme, mi kore salutas vin.


Ĉu vi scivolas, kiajn vojojn mi pasigis de Francio al Koreio?



Du pendigitaj miaj pentraĵoj en Francio


Merkredon matene,
adiaŭinte mian profesoron, 
mi kun li atendis taksion ĉe la pordo.
Ĉar nun en Francio, 
oni ne rajtas veturi foren 
eĉ kun memskribita permesilo.



Lyon Saint-Exupery



La bela flughaveno Lyon Saint-Exupery estis tute silenta.





Nekredeble tute malplena flughaveno !!
Ĉu nur mi ?!?!






Wow, hodiaŭ ĉiuj flugadoj estas senigitaj krom kelkaj.
La plej supra blanka linio montras 
mian flugadon, uf !!
Ĉu eĉ tio povus malaperi subite? 
Kiu scius !



mia unua flugado de Lyon al Amsterdamo



Post tri horoj,
venis Nederlanda aviadilo KLM partnere al Air France,
entute, 
nur 4 klientoj okupis tutan spacon.







Jen, aerporto Amsterdamo por ŝanĝi aviadilon al Koreio.
Ankaŭ ĉi tie nur kelkaj aviadiloj funkciis.
La mia estas sur lasta panelo, 
lasta oranĝa punkto!



Stevardinoj de KLM



Oni devis distance viciĝi laŭ la ordono.
Antaŭ enaviadiliĝo klientoj mem registris 
sian bileton sur ekrano,
por ke la stevardoj ne tuŝu alies objektojn.



manĝaĵoj en aviadilo KLM



La kompanio jam rete avertis, 
ke la servoj en aviadilo simpliĝos.
Sed eĉ tiel mi neniom manĝis 
por ne uzi necesejon.





En la aviadilo 
oni ricevis tri dokumentojn preparitajn
de Korea Nacia Kvarantena Stacio.

1) Nunaj rimarkeblaj simptomoj
       2) Maniero instali Apon por ĉiutaga kontrolo hejme
       3) Deklaro de vojaĝintoj kontrolitaj



Jen, finfine Koreio, Inĉeon flughaveno, 
ĵaŭdon posttagmeze !



Kiel instali Apon




Jen por sen-simptomuloj, jen kun-simptomuloj


Unue, oni trapasas kontrolmaŝinon de febro.
Due, oficisto aktuale kontrolas ĉies temperaturon.
Trie, oficisto konfirmas, ĉu oni mem instalis Apon.

Fine, du vojoj, 
jen por sen-simptomuloj, 
jen por kun-simptomuloj.


Krome, 
kun-simptomuloj ricevas analizon 
tuj ĉe la flughaveno mem,
aliaj reveninte hejmen 
vizitu sian regionan sanitarejon 
por ricevi analizon.



finfine, oni atendas valizon


Verdire, 
en Koreio,
kontraŭ COVID-19, 
ĉio sisteme kaj glate funkcias.


Sekvan tagon, Vendrede, 
trankvile hejme,
mi atendas alvokon de urba sanitarejo.



mia laborĉambro kun la mura bildo el Francio


Posttagmeze,
regiona sanitarejo telefonis al mi,
ke mi devas ricevi analizon senpage 
kiel vojaĝinto en Eŭropaj landoj.
Mi tuj veturis unu horon tien!


Jen, urba sanitarejo!
Du laborantoj atendis min 
ekstere de la instalitaj konteneroj.


En unua kontenero, 
oni intervjuis min detale pri mia vojaĝo
kaj denove kontrolis febron dufoje.
Poste, venis kuracisto kaj mi estis analizita.






Sabaton posttagmeze,

Per SMS,
mi ricevis rezulton de la analizo 
: NEGATIVA, uf !!


Lundon matene,
iu vilaĝa oficisto, kiu apartenas al mi 
dum kvaranteno, vizitis min 
kaj oferis pakaĵon, 
en kiu estas
termometro, 10 maskoj, 
alkohola likvaĵo por purigi manon 
kaj eĉ plasta rubujo, 
kie oni aparte metu rubaĵojn, 
se komencos havi specialan simptomon 
: tusado, febro, doloro de muskuloj



pakaĵo por vojaĝintoj oferita de urbo


Mi dankas, ke mia lando tre fajne 
kaj sisteme regas nunan pandemion.
Mi dankas, ke koreaj popolanoj ie tie sindediĉas
kaj respektas ĉiun barakton de la ŝtato.
Mi dankas, ke ĉiuj amikoj pacience preĝis 
por mia sekura reveno.


Do, mi serioze observu la kvarantenan periodon
por nia socio, nia lando, nia mondo!!




1/19/2020

Transjaro en Japanio



Inter la fino de la jaro 2019
kaj la komenco de la nova jaro 2020,
mi restis en Japanio,
precize, en la urbeto Kameoka ĉe Kioto.


Ceremonio de Oomoto 
Oomoto-centro, kie E-staĝo okazis


Ĉiujare, en sama periodo,
okazas Transjara Kurskunveno
organizita de EPA (Esperanto Populariga Asocio),
kiu rilatas al Oomoto, japana religio.
Jes, Oomoto favoras al Esperanto.





Jen gvidantoj de Transjara Kurskunveno :
de maldekstro,
Akemi el Japanio por infana kurso.
Ago el Japanio por baza kurso.
Okuŭaki el Japanio por komencantoj.
Jose, origine Brazila por baza konversacio.
Mi el Koreio por libera konversacio.
Jano el Japanio por meznivela kurso.
Jasuo el Japanio por meza konversacio.
Kimura el Japanio por nepalaj studentoj.



miaj klasanoj



Ĉifoje, 
entute ĉir. 120 personoj ĉeestis la staĝon.
El Koreio 
22 esperantistoj,
inkluzive de tri miaj lernantoj
kaj de Dalmini kune vojaĝis.


Leteri al Thunberg en la klaso
Unu letero al Thunberg elsveda, aktivisto pri klimato


Dum ilia lernado,
mi gvidis kurson teme de libera konversacio.

Kiuj ĉeestis en mia klaso?
Huzisaŭa, Kibe, Usami, Lijazaki, Masako,
Lilio, Kazuko, Saeko, Fuĵiou, Isao el Japanio,
Emisto, Sanulo, Onia el Koreio,
Ŝao el Ĉinio.



Japana kaj korea ludoj
Japanoj kantas koree, koreoj japane


La staĝo intensive daŭris dum 4 tagoj.

Intertempe staĝantoj povis gustumi
japanan kulturon rilate al novjara festo :
  Teo-ceremonio, Oomoto-diservo


jarfina ĝuo tutnokta
ceremonio por ĵusaj plenkreskuloj (20jaraĝaj)



Estis amikecoplena Interkona Vespero.
Nepalaj studentoj belege dancis.
Japanaj infanoj aminde dancis.
Koreaj kaj japanaj esperantistoj emocie kantis.
Jen, klaku la sekundajn filmetojn !!







Post la staĝo,
mi, kun Dalmini,
vizitis turisman parkon,
situintan proksime de la staĝejo :
 Saga Arasijama




Trajnstacidomo de Arasijama

Rikiŝisto en la turismejo Saga Arasijama


Transjare pasigi tempon 
kun karaj amikoj,
plie, per Esperanto,
plie, en fremda lando,
donis al mi specialan senton,
emocie fermi malnovan jaron
kaj ĝojplene malfermi la novan.





Feliĉan novjaron 2020 !!