6/01/2022
Birdo pli foren flugas vespere
60*80cm / acrylique / on canvas / Birdo pli foren flugas vespere 2022 Sonĝanta ----- Mi ŝatas rigardi ĉielon, levante la kapon. Tage nubojn diversformajn, eĉ sennuban bluon kiel maron, nokte stelojn kaj lunlumojn. Tamen, plej ŝatata momento por rigardi ĉielon estas tiu de vespero, plie kun varma kafo. Iun vesperon, ĉe la balkono, kun kafo ĉe mia mano, mi rigardis foren kaj ĝuis la vesperan pejzaĝon. Kaj malrapide levis la kapon ĉielen. Tiam subite granda birdo aperis, ĝi flugis elegante kaj finfine foren.
5/07/2022
Les petits poisons rêvent aussi (sold)
60*80cm / mixedmedia / on board / Les petits poisons rêvent aussi 2022 ------- Tute hazarde, en iu granda franca magazeno, mi trovis elligna tabelon jam printitan je regulaj formoj. Vershajne oni ornamas muron per ghi kiel falsa pentrajho. Rigardante tiun, mi havis subitan ideon, ke eble mi povus utiligi la printajhon por mia verko. Ekvidighis sur ghi submaro, mi tiel imagis. Do, mi komencis esprimi profundan maron, kie diversaj fishoj loghas. Ili babilas, kuras kaj ech revas. Jes ja, ankaù etaj fishoj revas!
4/30/2022
Etikedo por makgolio
Fine de la marto 2022, iu loka fabrikisto por makgolio, korea tradicia alkoholajho el rizo, vizitis mian atelieron. Li serchadis pentrajhon, kun kiu la boteloj por nove aperonta trinkajho bele akordighos. Fakte, nuntempe estas modo, ke junaj fabrikistoj renovigas tradician alkoholajhon kun modernaj desegnajhoj. Do, el kelkaj verkoj faritaj de kelkaj artistoj, rezulte mia verko estas elektita por somera alkoholajho, nome . Tiu chi alkoholajho favore al virinoj rozkoloras pro aldonita frukto "omiza" en la korea lingvo. Krome, jhus komencis vendighi en Koreio, precize, en lokaj BIO-vendejoj, restoracioj en diversaj urboj inkluzive Seulo. Fresha novajho !
Okazinta expozicio pasintan februaron en urbo Ulsan kun tiu pentrajho
Jam aperas reagoj pri la alkoholajho en sociaj medioj
Mr. Bernard pêche à Bouvent (sold)
80*80cm / mixedmedia / canvas / Mr. Bernard pêche à Bouvent 2022 /
En la lago Bouvent, Bourg en Bresse, Francio, sinjoro Bernard ofte iras por fishi. Li havas fortan ambicion kapti grandan fishon. Pro tio, li neniam enuas atendi longan tempon ech senmove starante. Chu hodiaux sinjoro Bernard finfine sukcesus fishikapti dikan fishon ? Mi esperas, ke lia revo certe realighos.
4/21/2022
Knabino portas kokinon
80*80cm / mixedmedia / canvas / Knabino portas kokinon 2022 /
Venontan septembron en Bourg en Bresse, Francio, okazos mia ekspozicio. Sur la pentrajho jhus farita en Francio, la alta koko che sia kokino kikerikas pro ghojo.
4/05/2022
Junaj vendistinoj surstrate
60*60cm / mixedmedia / canvas / Junaj vendistinoj surstrate 2022 / Ana Sonĝanta ---------- En mia kampara vilaĝo, krom vilaĝa bazaro, okazas speciala bazaro de lokaj kultivistoj, unu fojon ĉiu-monate. Stariĝas tre variaj budoj sub blankaj tendoj en la placo de BIO vendejo. La kultivistoj estas relative junaj, kiuj vendas plantojn, legomŝosojn, surloke kuirantajn manĝaĵojn, hejmfaritaj varoj kaj tiel plu. Ili energias kaj aktivas cele al kampara komunumeco kaj revivigo de kampara vivo. Mian deziro por pentri estas ofte ekscitita de tiea etoso, Jen, lasta verko ĵus finita, kiu tre baldaŭ flugos al Francio kun aliaj 10 pentraĵoj.
3/28/2022
Disital painting
Mia tago komenciĝas per matena marŝado. En la Nacia Parko, proksime de mia ateliero, la vojo por promeni daŭras 1 horon kaj duonon. Dekstre multe da arboj, maldekstre freŝa valo. Dum la marŝado, mi renkontas kolorojn de ĉiu sezono, printempe, subite aperantajn insektojn, sciurojn bruantajn ie tie, fortan krion de la valo kaj tiel plu. El ĉiuj, konstante impresaj por mi estas, ĉefe, siluetoj de la naturaĵoj : tiom diversaj formoj de arboj, branĉoj, floroj, akvofluoj... Se iu demandus al mi, de kie venas la linioj de viaj verkoj, senhezite mi respondus : de la siluetoj de la naturaĵoj !
Inscription à :
Articles (Atom)


















