4/10/2018

Ekas printempa kultivado


Printempas plene.
Kiam oni vivas en granda urbo ĉirkaŭita de ĉielpintaj domegoj,
en nuna sezono, oni serĉus vizitindajn lokojn
por ĝui ĉerizfloran vilaĝon, azaleplenan straton ktp.

Tamen, tie ĉi, profunda kamparo ĉirkaŭ montaro,
kie matene kaj vespere, ankoraŭ la aero tro freŝas,
agrikultivistoj aktive komencas printempan laboron.






Ankaŭ mia edzo, Dalmini ekplukis sian trian kampeton,
kiun li prunteluis ĉijare por kultivi medicinajn radikojn.
Poste li faris sulkojn kaj kovris ilin per nigra plastaĵo.
Hieraŭ tri maljunaj vilaĝaninoj, tre lertaj en kampara laboro,
estis dungitaj por semadi tutan tagon en milojn da truoj.
Mi preparis kelkajn manĝetojn por ilia paŭztempo,
verdaj vinberoj, tomatoj, cup-nudeloj, kukoj, varma tizano.





Por kultivistoj la eka laboro de la jaro enhavas plenan esperon.
Laborante, oni preĝas al ĉielo, suno, tero, pluvo kaj al tuta naturo,
por ke ankoraŭ ĉijare ili benu onin por riĉa rikolto.
Tiel homoj, kiuj vivas ĉe naturo, respektemas la mondon.

9 jaroj pasis de nia granda translokiĝo el Seulo ĉi tien,
kaj verŝajne, nia familio estus eterna komencanto pri kultivado.
Tamen, trankvila vivo ĉe naturo plibonigas nin.
Serena menso, plena libereco per surtera laboro
estas jam riĉaj rikoltaĵoj de kampara vivo.





3/25/2018

Vekiĝu, printempo


La pejzaĝo je dudek paŝoj de nia kampara dometo


Finfine, longa vintro foriras
kaj printempo tremas por vekiĝi.
Printempo ja estas kvazaŭ ĉe ni.
Tamen, oni devas atenti la finbarakton de la vintro.
Antaŭ kelkaj tagoj, eĉ fine de marto,
ĉi tie tutan tagon neĝis, neĝadis.



Dum du semajnoj,
Dalmini laboris surstrate por enmeti ŝelojn de fazeoloj en 150 sakojn.
Li deziris uzi ilin por sia kampo de mirteloj.
La ŝeloj devenis de najbara kampo kaj transportiĝos al nia kampo.
Niaj mirtelarbustoj nun estas kovritaj per la ŝeloj.
Tiel la arbustoj efike gardos humidecon.


La ateliero, kie mi praktikas korean pentrarton



Miaflanke, mi kuraĝe komencis praktiki pentrarton.
Depost adoleskanta periodo, mi forlasis tiun agadon.
Jes, tio estas mia delonga sonĝo.
Mi ŝatus senti ian ĝuon desegnante, pentrante.
Preni penikon kaj malplenan paperon incitas min.
Koloraj farboj stimuligas mian koron.
Do, mi decidis eniri en ĉi novan mondon !

Vekiĝu, printempo!
Vekiĝu, ĉies animo!
Ni estas pretaj bonvenigi vin.





2/19/2018

La Eta Princo


Mesaĝo de Bernard sur la du libroj, france kaj Esperante


Sur mia bretaro, staras kvar <La Eta Princo>,
Unu en la korea, du en Esperanto kaj unu en la franca.
En mia mezlerneja vivo, mia instruisto diris al mi,
ke li legis ĝin pli ol 20 fojojn kaj ankoraŭ deziris pli legi.
Lia diro donis al mi scivolemon pri la libro,
kaj ekde tiam <La Eta Princo> restas longtempe ĉe mia mano.



Mia klaso en Internacia Renkontiĝo en Pluezek 2013, Bernard kun nigraj okulvitroj



En la jaro 2013,
mi partoprenis en <Internacia Renkontiĝo> en Pluezek, norde de Francio.
Kiel tiu jara invitito, mi gvidis kurson por progresantoj dumsemajne.
Lastan tagon, kursano Bernard donacis al mi du librojn,
<La Eta Princo> kaj <Le Petit Prince>.


"Voici mon secret. Il est tres simple :
on ne voit bien qu'avec le coeur.
L'essentiel est invisible pour les yeux.
C'est le temps que tu as perdu pour ta rose
qui fait ta rose si importante."

가장 중요한 것은 눈에 보이지 않아.
마음으로 봐야만 해.
너에게 장미꽃이 그렇게 까지 소중하게 된 건
네가 그녀를 위해 공들인 시간 때문이란다.



Plej ŝatata parto por mi


Nuntempe plej ŝatata tempo por mi estas
ĉiutage esplori <Le Petit Prince> en la franca.
Tio rivelas al mi multajn sekretojn de la vivo.
Mi volus eĉ mordete manĝi la tekston, por ke ĝi neniam finiĝu.
Ja nun mi komprenas mian eksan instruiston.

Kara Bernard,
kvar jarojn poste de nia renkontiĝo,
finfine, nun mi kapablas kompreni la belan literaturon en la origina lingvo.
Dankon pro via delikata donaco!





2/12/2018

Viziti francajn lernejojn




"Courbet" vojaĝanta sur la muro de ŝirmkorto de la liceo <Victor Considerant> 


Dum iu ajna vojaĝo, mi emas viziti lernejojn, kie Esperanto funkcias.
Tio estas logika, pro tio, ke mi eklernis Esperanton por instrui.
Kiamaniere infanoj praktikas Esperanton en alia lando?
Kia estas la etoso en la klaso?
Ĉu fremdlandaj infanoj pli facile akceptas Esperanton?
Kiun metodon tiea instruisto uzas?

Kun tiuj scivolemaj demandoj,
viziti lernejojn estas ĉiam interese por mi.



Ĉifoje, mi revizitis elementan lernejon <Drom Freinet>,
kie mi staĝis unu monaton en la jaro 2016.
Kelkaj infanoj translokiĝis al gimnanzio kaj kelkaj novaj venis.
Vidu, kiom ili estas liberaj en la klaso !
Nuntempe ili preparantas publikigi libron pri Koreio.


Plej maldekstra estas la estro Didier, la verda estas Emmanuel



La dua vizitita liceo <Victor Considerant> en la urbo Salins les bains
havas ligon kun miaj lernantoj. Boli, Iskandal, Heri, Hangyeol
komencis korespondi kun aperintaj lernantoj de Emmanuel,
kiu gvidas E-kurson en tiu lernejo.

Antaŭ la rendevuo kun liaj lernantoj,
ni, kun la liceestro Didier tagmanĝis en studenta restoracio.
Klare videblis, ke kelkaj instruistoj aspektis favoraj al Esperanto.

Ŝajnas al mi, ke ankaŭ la francaj adoleskantoj estas viglaj.
Ili rigardis min kun plena scivolemo.
Sur ilia vizaĝo restis ĝojtremo kaj intereso.
Ekkoni ion novan estas ja granda plezuro por freŝuloj.
Esperanto estas tiom efika peranto por tremigi niajn ŝosojn, eĉ nin mem.



1/31/2018

Ulala, Paella !



Miori, Isabelle, Ana, Maryse, Catherine, Miŝela kaj Tea

Jen, estas virina vespermanĝo en Francio,
por kiu du viroj Michel kaj Regis volonte kelneris.
Por nia vespero, Isabelle laboris kiel ĉefa kuiristino.
Ŝi absolute volis reprezenti veran "Paella" al mi.




Kial?
Pasintan someron en 2017,
kiam 15 francaj geamikoj vizitis Feliĉan Lernejon post Seula UK,
iun tagon, oni puŝis Isabelle kuiri "Paellan" por komuna vespermanĝo.
Fakte, ankaŭ koreiflanke, kelkaj preparis koreitipan pladon.
Jes, tio okazis cele de interŝanĝo pri ambaŭlandaj alternativaĵoj kaj kulturaĵoj.


Isabelle tiam demandis, ĉu ni havas ĝustajn ingrediencojn por "Paella".
Kompreneble, NE !
Ĉiuj gastoj tranoktis en la korea alternativa lernejo!
Tamen, ŝi tre lerte selektis la plej similajn el kiuj estis en korea modesta kuirejo.
Nekredeble, per aĉaj materialoj ŝi kuiris koreiecan "Paella" !


En Koreio, ŝi kuiras "Paella" koreiecan

En Francio, ŝi fiere kuiras perfektan "Paella"


Kvankam tiam ni, ĉefe koreoj bonguste manĝis ŝian Paella koreiecan,
ŝi vere deziris viŝi tiaman memoraĵon en mia kapo.
Pro tio, ĉifoje en Francio,
laŭ ŝia gvido, ni kune aĉetis kompleksajn ingrediencojn.
Ŝi eĉ alkunportis proprajn kuirilojn por "Paella", kiujn ŝi aĉetis en Hispanio.
Estis ja perfektaj preparaĵoj kaj perfekta specialistino de "Paella" !

Estis belega vespero por mi kaj la ses virinoj,
kiuj estas ĉefe miaj longtempaj amikinoj en Francio.

Dankegon, Isabelle !!




1/26/2018

Saluton, Gustave Courbet



Ornans, le pays de Gustave Courbet


Saluton, Gustave Courbet !

La vojo por veturi al via vilaĝo Ornans, ne estis facila por mi.
Subite neĝadis, ventegis, eĉ pluvis.
Kiam survoje aperis la afiŝo <Le pays de Gustave Courbet>,
mia koro ĝoje tamburis.
Plie, fulme aperinta sunbrilo bonvenigis min, nekredeble!


La unua blanka konstruaĵo estas muzeo de Courbet



La hejmvilaĝo Ornans aspektis kalma kaj beleta.
Ĉe la bordo de la rivero Loue,
troviĝis bela muzeo, kie oni ekspozicias viajn pentraĵojn.
Estas ja fakte, via domo, kie vi naskiĝis!
En ĉiuj etaĝoj de la muzeo,
specialistoj atendis min por klarigi pri viaj vivo, pentrmaniero.
Ekspozicii en sia domo estas interese.




Tamen, antaŭ viziti vin, pli urĝa deziro venis, jen plenigi stomakon!
Estas plej grava kaj baza deziro por ni ĉiuj, ĉu ne?
Simple, tamen, tiom bonguste manĝinte,
do, mi kuris al vi, S-ro Courbet.

En tiu epoko, 19a jarcento,
Vi ofte faris grandan skandalon
pro troe realisma esprimo pri popolana vivo en viaj pentraĵoj,
ignorante fokusi portreton de digna monarko aŭ regado de papo.


Galario ene de la muzeo ĉe la rivero

Skizo de lia fama pentraĵo "L'origine du monde" 
Un enterrement à Ornans
Mia ŝatata pentraĵo, "Les Cribleuses de blé"

Kvankam vi naskiĝis en riĉa kampara familio,
eble, via animo marŝis sur bohemio, liberismo, aŭtonomio kaj anarkismo.

Sincere,
viaj realismaj pentraĵoj mem ne tiom kortuŝis min, 21jarcenta persono,
sed, mia koro profunde admiras vin, kiu eliris el tiuepoka limigita medio.
Tio ja daŭre kreativas freŝan modon kaj novan mondon.

A bientôt, Courbet !





1/15/2018

Vintra vojaĝo al Japanio


Ĵoze parolas kun japana knabineto


Samkiel pasintan jaron 2017,
okaze de Transjara Kurskunveno,
ni, Feliĉaj Lernejanoj vojaĝis al Japanio.
Verŝajne, danke al Seula UK,
ĉijare tiom multnombraj motivitaj koreoj partoprenis.
EPA (Esperanto Populariga Asocio) organizis 9 diversspecajn kursojn dum 4 tagoj.


Kun nepalaj junuloj

Por nia grupo,
estis vere signifa vojaĝo pri jenaj aferoj.

1.
Ĉiuj instruistoj, Nami, Diablo, Juna,
eĉ nova instruistino, Tanja fervore praktikis Esperanton.

2.
Lernantoj, Boli, Hangyeol, Heri, Iskandal havis okazon
refoje renkonti japanajn adoleskantojn, kun kiuj ili amikiĝis en Seula IIK.
Tiom ĝojaj ili estis ! Eĉ Boli estis invitita de japana familio por vespermanĝi.


En la domo de Kjoteru


3.
Dum Interkona Vespero,
Boli kaj Hangyeol havis ŝancon prezenti eksterlande sian jarfinan taskon.
Sur granda scenejo, Hangyeol lerte sinprezentis kaj kantis komponaĵon de si mem.
Kaj Boli prezentis ĵus faritan videon en Esperanto kun kuraĝa klarigo.
Emociita kaj fiera instruisto estas mi por ili!


Prezentita video <Ora Hakilo> de Boli

Dum la prelego, mi emfazis kiel vigligi movadon por junuloj

4.
Eksterordinare,
akompanis Dalmini kaj scivoleme ĉeestis kurson gviditan de Kimura en la angla lingvo.


Mi estas ege kontenta pro tioma abunda rezulto eĉ neatendita, plie ĝoje!

Kun Akiko, edzino de Ĵoze

Krome, persone, mi estis tre ĝoja havi kontakton kun Ĵoze,
brazildevena esperantisto kaj kapabla gvidanto per indiĝenaj legendoj.
Kun lia edzino, pasintan jaron, mi havis amuzan eventeton.
Ĉijare denove renkontinte min en sia domo, ŝi kriegis!

Esperanto ja riĉigas homajn rilatojn!