12/17/2018

Ĉio impresiva


1.
Viziti "Cultura", grandan magazenon pri kulturaĵoj en BeB estas profunda plezuro. Tie plenplene da materialoj por pentrarti ĉiam tremigas mian koron.

Ĉi-semajne mi aĉetis malgrandan kanvason por unuafoje provi. Ho, la koro jam batas! Kion mi pentrus sur la blanka malpleno?




2.
Dum la semajno,
"Virina Vespero 2018" estas organizita de Michel. Tio estas jam kutimo por miaj proksimaj amikinoj ĉi tie. Mi deziras, ke la evento fariĝu bela kulturaĵo por nia amikeco. Ĉifoje, la ĉefa plado kuirita de li estis "Kuskuso".
Du kelneroj, Michel kaj Regis, tre ĉarme servis nin sep virinojn : Catherine, Miŝela , Miori, Maryse, Isabelle, Tea kaj mi






3.
Nuntempe jam komenciĝis kristnaska bazaro.
Ankaŭ belegaj filmoj, konferenco, teatraĵoj atendas nin ĝui.

En la teatrejo "La Grenette",
tri klaŭnoj eksplode ridigis nin dum 90 minutoj.
La teatraĵo "Triiio" kaj ankaŭ la japana filmo "Une affaire de famille" ambaŭ tuŝis mian koron
kaj ofte alvokis larmojn, jen pro ridego, jen pro emocio.





4.
Pasigi komunan tempon kun speciala amikeco,
ĉiusemajne spekti filmojn en fremda lando,
ĝui familian teatraĵon en la jarfino,
ĉio estas tiom impresiva al mi kiom en la ateliero.
Ĉio ja instigas mian ĉiun sentimenton.






Dankon, Bernard pro bela donaco!


Kvankam estas mi, kiu ekhavis novan revon,
tamen, estas miaj amataj amikoj, kiuj subtene realigas ĝin.
Pere de ili, mi kreskas.
Dankon, karaj...




12/11/2018

Kandinsky & Paul Klee


Ĉiun lundon matene je la 8a kaj duono,
mi veturas al la ateliero.
Laurent, nia profesoro kisete salutas ĉiujn kursanojn
kaj disdonas varman kafon.

Laurent : Ana, jen kartono kaj akrilaj farboj!
Mi : Kion mi faru sur la kartono?
Laurent : Vi pentros uzante tranĉilojn anstataŭ penikojn.






Mardon vespere, pro scivolemo,
mi ankoraŭfoje aliĝis al iu kurso de alia profesoro, kiu nomiĝas Regis.

Régis : Ana, kion vi volas plilabori? Vi elektu la temon.





Ĉi tie profesoroj demandadas, ne postulas.
Senkonscie, mi elektis ŝatatajn modelojn, 
kiujn mi deziras provi.
Tiuj estis Kandinsky kaj Paul Klee.
Tre verŝajne, mia stilo preferata estas abstrakta pentrarto.
Tiel iom post iom mi trovas la vojon, kien mi ŝatus aventuri.

Jen, ceteraj distraĵoj :

Surstrataj pejzaĵoj,







Luma Festo en Liono,
ĉirkaŭ la parko 'La Tete d'Or'





Agrabla tagmanĝo kun Tom & Natacha kaj Michel.




Malgraŭ griza nebula vetero novembre en Francio,
malgraŭ violentaj manifestacioj de "Gillets Jaunes" ĉefe en Parizo, la tempo bedaŭrinde  fulme pasantas !




12/03/2018

Si tu veux !



Post tri kursoj pri desegnado per kretoj,
mi demandis al la profesoro Laurent :
"Mi neniam praktikis pentradon per akrila aŭ olea farbo,
ĉu mi rajtus lerni tion dum mia restado?"
Li tuj reagis : "Se vi volas!"


baza laboro dum 1 horo


Li tuj donis al mi kelkajn materialojn por pentri :
akrilaj farboj, penikoj, akvo, paletro.
"Ana, unue pentru la tutan paperon laŭ via sento rigardante la modelon.
Tamen ne pripensu precize imiti ĝin. Vi zorgu nur vian senton."

Li tute lasis min libere pentri la blankan paperon.
Ho, mia mano kun la peniko dancis sur la papero!
Mi tute ne scias kiamaniere uzi la farbon.
Ne gravas !




Poste li donis nigran farbon kaj fajnan penikon.
"Do, desegnu direkte sur la papero."
"Sen krajono?!"
Li kapjesis. Olala !
Kuraĝe mi faris laŭ mia gusto, kelkfoje erare kelkfoje bele.
Ju pli mi liberiĝis des pli la bildo plaĉis al mi.

"Ana, kiel vi esprimos vesperan lumon?"
"Ĉu per flavo kaj oranĝo?"
"Si tu veux!"
Li donis al mi orangan farbon kaj la flavan.





Laurent ofte ŝercas kun la kursanoj, kelkfoje komentas pri ilia laboro,
kelkfoje ĵetas demandojn kaj ĉiam fine diras : Se vi volas!
Tio faras min tiom libera praktiki artan kurson.






Intertempe, mi vizitas ŝatatan kafejon, Caramelo.
Ĉefe pluvtage, la karamela torto tre dorlotas mian langon.





La mezepoka vilaĝo, Pérouges estas ĉiam alloga por mi.
Tie mia menso plitrankviliĝas malgraŭ dolorigaj piedoj pro elŝtona strato.





Dum la promenado por piede iri al la kinejo Amphi,
mi hazarde renkontis la knabon, Enzo, kiu laboras en lerneja restoracio La Changne.
Kaj ĉiama ŝatata vizito al subĉiela bazaro en ĉiu merkredo
ankaŭ incitas min desegni.




Ankoraŭ hodiaŭ miaj manoj tikliĝas por ion ajn esprimi.
Ĉi tie la vivo mem estas granda staĝo por mi.




11/27/2018

Ekrealigi novan revon !


Antaŭ 9 jaroj,
ĉi tie, en Bourg en Bresse, dum la prelego,
mi demandis al la publiko :
"Kio estas via sonĝo?"
Kaj kun la lokaj esperantistoj
dumtempe, mi realigis multajn sonĝojn.

Kaj nun,
denove ĉi tie, en mia amata urbeto,
kie loĝas miaj amikoj kaj mia grava majstro,
mi ree komencas realigi novan revon.



kun la profesoro Laurent en la ateliero


Ĉiusemajne, du fojojn, mi vizitas "Peindre a Bourg"
por praktiki desegnadon kaj pentradon.
Mia profesoro nomiĝas Laurent, alta viro kun barbo.

En la unua seanco,
li disdonis al ĉiuj nigran paperon kaj blankan kreton,
en la dua dua, blankan paperon kaj nigran kreton, Comté.




En la tria seanco,
oni rajtis aldone uzi nur brunan kreton por la animalo
kaj poste memvole uzi ŝatatajn kolorojn por la blanka fono.


en la ateliero kamaradoj rigardas mian notlibron


Malgraŭ mia ne tiom bona nivelo de la franca lingvo,
malgraŭ mia ne tiom lerta nivelo de pentrarto,
post matenmanĝo, mi iras al la ateliero,
post vespermanĝo, mi desegnas,
post promenado, mi pentras.
Ĉi tie mi ja ĝuas desegni.

Kiel feliĉe proksimen flugi al iu ajna revo !







11/24/2018

Mia unua libro


Finfine, post sesmonata laboro plus kelkfoja renkontiĝo kun verkistoj de bildlibro, mia unua libro estas publikigita.






Ĝi titolas <Esperanto en kamparo 산골마을 에스페란토>.
La libro rakontas pri mia vivo en kamparo, kien mi translokiĝis el Seulo, kaj pri tieaj Esperantaj agadoj rilate al alternativa edukado.

Aparte ĝojinda afero estas, ke verŝajne, iusence, oni pli facile gustumas Esperanton per tiuj desegnaĵoj kun simpla rakonto ol per prelegoj.

Per tiu modesta libro, kunplezure mi povas danki al miaj amikoj, kiuj varme akceptis mian grupon en siaj urboj, kaj kun kiuj mi realigis diversajn projektojn.

Ene de la simplaj frazoj, multajn signifojn mi deziris knedi.

Nun, 100 ekzempleroj de la libro flugis ien ajn.
Ĉio apartenas al la legontoj !


11/19/2018

Vol de nuit 야간비행




Jean Grenier, franca filozofo kaj aŭtoro diris jene :
    "Amo integras ĉiujn estaĵojn kaj momentojn de la vivo"

Por mi, Esperanto ĝuste tiel funkcias.

Georges Moustaki, kies kanzonojn mi amis delonge,
Freinet edukado, kies movado influis min 
kiel instruiston de alternativa lernejo,
Le Petit Prince, kiu estas mia eterna amiko en la koro,
Kaj ĉifoje, Vol de nuit, kiun mi ĵus finlegis en la franca,
Ĉio akumuliĝas kun Esperanto en mia vivo.




     
         "Victoire...défaite...
          ces mots n'ont point de sens.
          La vie est au-dessous de ces images,
          et déja prépare de nouvelles images.
          Une victoire affaiblit un peuple,
          une défaite en réveille un autre.
          La défaite qu'a subie Rivière est
          peut-être un engagement
          qui rapproche la vraie victoire.
          L'événement en marche compte seul."

         성공...실패...그것은 중요하지 않다.
         삶은 그 따위 것 위에 있고
         이미 새로운 그림을 준비한다.
         어떤 성공은 우리를 심약케 하고
         어떤 실패는 우리를 일깨운다
         Rivière 가 힘겨워했던 그 실패는
         아마도 진정한 성공에 다가가는 것이리라.
         오직 지금 일어나고 있는 그것만이 중요하다.



En Esperantio oni nomas min Sonĝanta.
Mi tre ŝatas revi kaj realigi la revon.
Ia venko kelkfoje malfortigas min,
ia malvenko kelkfoje vekas mian energion.
Ne gravas ĉu mi venkas aŭ ne.
Hodiaŭ mi ankoraŭ sonĝantas.






Post tiu serioza legado,
mi komencis ĝui novan literaturaĵon,
sufiĉe komikan, amuzan libron : "Marius"
Plie, ĝia kovrilo estas desegnita de Sempé, 
mia plej ŝatata desegnisto en la mondo.

Ha, ĉio integriĝas !

         


11/07/2018

Rikoltado


Aŭtuno estas sezono por rikolti.
Persimonarbo faras fruktojn,
kaj faligas foliojn.



Persimonarbo ĉe mia domo
Sekigataj persimonoj










Grundo maturigas radikojn,
kaj atendas aŭtunon.


Kiujn fruktojn de la vivo aŭtune homoj rikoltas?

Dalmini kun mi rikoltas medikamentajn radikojn


Antaŭ kelkaj tagoj,
en Esperantujo aperis belaj tri fruktoj.
Kadre de <Kolegio de Instruistoj por Vivo>,
kien mi instalis E° kursaron,
tri aktivuloj ĵus ricevis atestilon pri dujara studado.


Minun, Juna, Tamara



Post festena tagmanĝo,
ili prezentis sian temon en Esperanto,
kaj oni varme gratulis unu la aliajn per etaj donacoj.


Estas aplaŭdinde, 
ke ili pacience pasigis sufiĉe longan tempon 
por posedi la Lingvon.
Indas emociiĝi,
ke nun ili kapablas sufiĉe bone paroli 
pri sia propra temo.

Karaj, flugu tra la mondo libere kaj vaste.
Nun la ŝlosilo estas en via mano.