10/27/2018

Montoj fajras


Subite aŭtuno venis.
Ĉe ni, ĉirkaŭ montaro,
oni povas konkrete senti la fluon de naturo.
Matene ĉir. 4 gradojn, tage proksimume 15 gradojn,
La friska vetero kolorigas foliojn.
Ja montoj fajras!!





Ĉiujn dutagojn, mi marŝas du horojn en Nacia Parko ĉe mia vilaĝo.
Oni povus rimarki, ke ĉiumomente la koloroj ŝanĝiĝas.
Iuj ankoraŭ verdas, iuj flaviĝas, iuj ruĝigas....
Kiu do laboras por bele kolorigi la mondon ?







Iom da tempo poste,
arboj faligos ĉiujn foliojn tiom belajn.
Sekve, ilia suba grudo koloriĝos per falintaj folioj.





Aŭtuno, ne tro urĝigu vin forpasi...
Vento, ne tro forte blovu...





10/01/2018

Ĉu manĝebla?


Vivi en kamparo donas al ni diversajn feliĉaĵojn.
Nuntempe, ĉi tie ĉe la montaro, abundas sovaĝaj fungoj.
Frumatene, la vilaĝanoj vizitas proksiman monton por serĉi fungojn.
Jen, hieraŭ Dalmini sukcesis pluki tiujn.
Ĉu ili estas manĝeblaj?




La termino de tiu fungo estas "Sarcodon imbricatus"
kaj en la korea lingvo oni diras "능이버섯".
Kutime, ĝi mezuras kvazaŭ tiom kiom vira manplato.
Pratempe en Koreio, oni uzis ĝin kiel medikamenton,
tamen, en nuna tempo, kun tiuj fungoj, kokinsupo estas tre nutriga manĝaĵo.

Interese : mi aŭdis, ke dum la dua tutmonda milito en Eŭropo
oni uzis ĉi fungojn sekigitajn kiel pipron.
Ho, vere ĝia parfumo similas al tiu de pipro!!



Ĝia termino estas "Triĉoloma matsutaka"


Ĉi-vespere mi preparis simplan pladon,
ĉefe per la pinarbo-fungoj plukitaj de Dalmini.
La sovaĝa fungo tre multekostas, precize en Koreio kaj Japanio.
Do, plej bongusta estas plej kara!


Jen, lasta sorto de fungoj, kiu nomiĝas "영지버섯" en la korea.
ĜI estas ŝajne malmola spongo, kiam oni tuŝas.
Historie, iu ĉina imperiestro obstine trinkis la tizanon el tiu fungo por eterne vivi.
Pro tio, onidire, ĝi estas taksita unu el eterne vivigantaĵoj.
Kompreneble, en moderna azia medicino, oni konstatas,
ke tiu fungo enhavas multanj efikojn,
ekz. por kuraci kanceron, diabeton, hipertension ktp.



La termino de la fungo estas "Ganoderma lucidum"
Infuzaĵo el tiu fungo


Fakte, mi ne tiom ŝatas tiun fungon.
Ĉar en mia infaneco, mia patrino kelkfoje donis al ni infuzaĵon el tiuj.
Por mi, la gusto estis tute amara kiel medikamento!!
Sed, ĉifoje, mi intencas sekigi ilin por fari tizanon kun dolĉa jujubo.

Ĉu vi deziras eterne vivi?



9/05/2018

La libro <산골마을 Esperanto>




Antaŭ 5 monatoj,
speciala projekto estis organizita en mia vilaĝo.
Temas pri publikigi bildlibron.
La titolo de la projekto, subvenciita de la urbo,
estas <Desegnu vian vivon!>.




Ĉir. 10 partoprenantoj rakontas pri sia kampara vivo.
Ĉar ili ĉiuj, kiel mi, devenis de Seulo por esplori alternativan vivon.
Por ni, la returnita vivo enhavas riĉajn rakontojn.





Miaflanke, tie ĉi, de la komenco ĝis nun, eĉ en kampara vivo,
mia vivo estas plena je Esperanto.
Do, kiun rakonton mi verku en mia unua bildlibro,
dum aliaj priskribas, kiel agrikultivi, kiel konstrui kabanon ktp?





Ĉiaokaze, desegni, pentri, revizii, verki...
nuntempe, la laboro ravas mian menson
kaj alvokas kapablojn eĉ nekonatajn de mi.

Jes, baldaŭ naskiĝos mia unua bildlibro pri Esperanto !




8/26/2018

Esperanto dum LLG-tutlanda staĝo 2018


Antaŭ 2 jaroj, dum LLG-tutlanda staĝo,
mi prelegis, kiel funkcias Esperanto akorde kun alternativa edukado.
Fine de la staĝo, oni decidis instali kursaron enen de la LLG-asocio.
Kaj du jaroj pasis...
Rezulte, nun laŭ la nivelo, kvinetapa sistemo instaliĝis,
kaj tie 16 personoj el 8 lernejoj lernas Esperanton.




Okazis ĉijara LLG-tutlanda staĝo (9-11. aŭgusto. 2018) en Ĉungnam universitato.
Entute, 15 temoj estis prezentitaj kaj 180 instruistoj dise ĉeestis.
En Esperanto-klason venis 12 ĉeestantoj.
Tutan tagon, bonorde disvolviĝis niaj programeroj kiel praktiki Esperanton :

1. Ĵeti demandon pri Esperanto tuj respondi
2. Gustumi unuan lecionon
3. Perskajpan saluton el Francio, Meksikio, Tajvano, Hispanio, Japanio
4. Ludi per kartoj
5. Vojaĝo per Esperanto, al Georgio, Tajlando, Indonezio
6. Kio estas UK?









Iu ĉeestanto konkludis, ke Esperanto ne estas facila por li,
sed, ke li ne rezignos daŭre lerni,
ĉar parolante, eĉ balbutante Esperanton kun fremduloj ,
li neniam sentis malegalecon malsame ol parolante la anglan.

Ĉu vi scias kial?
Esperanto estas nenies lingvo, samtempe ĉies lingvo!




7/24/2018

Ĝis, karaj mirteloj !




Estas varmege!
Eĉ ĉi tie, mia vilaĝeto ĉirkaŭita de montaro estas varma.
Feliĉe, nia familio ĵus finis rikolti mirtelojn el 200 arbustoj.
Pli feliĉe,  ili estas ankoraŭ 4 jarojn junaj,
pro tio, ĉi-jare estis ne tro da fruktoj.
Mia edzo, komencinta agrikulturon, kontentas pri tio,
ke ĉiuj rikoltaĵoj estas antaŭe venditaj.
Do, nun ni indas ripozi.



Natura filtrilo por fari kafon en la kampo

Konfitaĵo farita de mi el mirteloj kaj kasisoj


Antaŭ kelkaj tagoj,
mi vizitis Seulon por spekti ekspozicion de korea tradicia pentrarto,
kies titolo estas <Popola pentrarto, modernon renkontas - floroj>.
Pro tio, ke nuntempe mi praktikas tiun pentrarton,
kun plena scivolemo mi kuris al la ekspoziciejo.



Muro ornamita el koreaj tradiciaj kapkusenoj broditaj.



Estis belegaj bildoj pentritaj  en la 19a jarcento.
Mi opinias, ke ju pli koreecaj estas des pli mondskalaj,
ju pli simplaj des pli modernaj,
ju pli popolaraj des pli longvivaj.

Estas bona komenco por someraj ferioj.


6/20/2018

Mirinda fortreso, Ŝatili


Hinkali, kartvela tipa manĝaĵo


Kaŭkazo estas montara sistemo inter la Nigra kaj Kaspia maroj,
kiuj dividas kaŭkazian regionon en du partoj : norda kaj suda.
La nomo "Kaŭkazo" devenis de greka vorto "Kaŭkasos".
Supozeble, mem la greka termino originas de la malnovirana "kapkah",
kio signifas "granda monto", aŭ de hetita "kazkaz" ' nomo de tribo,
kiu loĝis en suda bordo de la Nigra Maro.




Se iu demandus al mi, al kiu loko de Kartvelio mi nepre revojaĝos,
senhezite mi respondus eĉ kriante : Ŝatili !!

Iun tagon, frumatene,
la ĉefa gvidanto Mindia, kiu originas el Ŝatili, diris al ni en la aŭto.
"Ekde nun, vi iros al fantazia vilaĝo, proksime de Kaŭkazo,
kie oni ne bezonas monon, poŝtelefonon. Ĉar nenie estas vendejo."
La aŭto veturis de Tbilisi pli ol 7 horojn,
kaj poste la belega montaro Kaŭkazo preskaŭ tuŝeblis de niaj manoj.



Kun la gvidanto Mindia, centre plej alta viro


Tute verdaj herbejoj kaj sovaĝaj floretoj ĉe la neĝmontaro!!
Dum la paŭzo, ni saltis tie kiel infanoj aŭ eble kiel la ŝafaro de la montaro,
kiu amase svarmis, saltis, kuris ignorante nian veturadon.

Atinginte Ŝatili, 2700 metrojn surper la marnivelo,
ni vidis, ke kelkaj vilaĝaninoj de nia loĝejo preparantis vespermanĝon por ni.
Dumtempe, ni promenis en la vilaĝeto, kiu ĉirkaŭitas de enorma ĝardeno Kaŭkazo.
Kvankam estis tre interesa, la fama vilaĝa fortreso, kiu aspektas kiel tiu de 12a jarcento,
tamen, la vilaĝa modesta lernejo pli forte tiris mian atenton.
Nur 12 infanojn kun 4 instruistoj ĝi havas !!!





Nura bedaŭro estis por mi resti tie nur 2 tagojn, ne 1 semajnon.
Neniu luksa vendejo, neniu bazaro, neniu tutmonde fama monumento estas,
sed plenplenaj naturaĵoj, modesta etoso kun vivenergio sufiĉas kiel paradizo.



Dalmini instalas artefaritan aglon flugantan por sia kampo


Ĉi-matene frue, mi vizitis nian kampeton da mirteloj kun Dalmini.
Dum mia sopiro al Kartvelio pli profundiĝas,
ja niaj mirteloj pli maturiĝas !!
Baldaŭ ni ekrikoltos !!





6/16/2018

Reveno de la sonĝo en Kartvelio



Ĵus reveninte de la vojaĝo en Kartvelio kun amikaj esperantistoj,
mi ŝajne ankoraŭ ne eliris el la sonĝo de la vojaĝo.
Tamen, oni diras, ke okazas vojaĝo por reveni.
Alivorte, vera vojaĝo esence brilas, kiam oni revenas hejmen.
Feliĉe, la arbustoj de mirteloj en nia kampo svingas min :
     Vekiĝu !! Eliru el la sonĝo !!
La mirteloj ekmaturiĝas !!





Kutime, fine de iu ajna vojaĝo,
mi ĉiam instalas kelkajn tagojn por ĝui solan tempon.
Ankaŭ ĉi-foje, post ĉies reveno, mi pasigis unu plian tagon trankvile.
Jen, kelkaj aspektoj, kiujn mi retrovis dum la lasta tago.
Tamen, kiel infanoj poiomete manĝas bongustan ĉokoladon,
iom da tempo poste, mi revizios ĉiujn paŝojn,
kiujn mi faris kun miaj francaj kaj koreaj geamikoj.


Lernolibro por kartvelaj infanoj dum rusa imperio


Dimanĉa Tbiliso



Ĉiutaga bazaro sur iu ponto


Sovietuniaj aĵoj en la bazaro

Duamanaj aĵoj kaj riparanta virino por malnova tapiŝo

Manlaboritaj ŝuoj el felto




















Ŝatili, eta vilaĝo, tute proksime de la montaro Kaŭkazo...

Batumi kun nigra maro kaj mirinda marborda botanika ĝardeno...

Mistera kaverno, Prometeo...

Troglodita monahejo David Gareĝi...

Persone, plej ŝatata vilaĝo, Sirnari kaj Mcĥeta...




Ho, Kartvelio, atendu,
mi baldaŭ revenos !