10/05/2019

Inko sur fingroj



Desegna grupo en Barcelono "Inky Fingers"





-Barcelona estas belega urbo, ĉu ne?

Tion oni ofte demandas min.
Kvankam mi amas la urbon 
kaj tiom ŝatas viziti multajn lokojn 
: Sagrada Familia, la katedralo, 
mirindaj artaĵoj de Gaudi,
muzeo Picasso tra la gotika vojo k.t.p,
momente, mi hezitas respondi.

Ĉar ĉifoje 
mia cerbo en tiu urbo 
okupiĝis tute alimaniere.






En Barcelono,
mia plej ŝatata malkovraĵo estis "Inky Fingers".
Temas pri grupo, 
kiu ĉiuvendrede kuniĝas en iu loko por desegni.






Lastan vendredon de la septembro, 
Clara gvidis min tien.

Ĉir. je la 17a,
 oni venis unu post aliaj,
okupis preferatan lokon surstrate 
kaj desegnis la konstruaĵon "MOLINO"







Eĉ kelkaj ne interkonis unu la alian.
Oni libere partoprenas 
pere de la publika anonco de la grupo.

Momente,
Francesc Munoz, prezidanto de la grupo, salutis min.
Tuj poste li instalis sian faldeblan seĝon 
kaj ekdesegnis.




Mia ŝatata stilo farita de iu ĉeestanto
Desegnaĵo de Clara : "Molino"


Profesia pentristo, amatoro, juna, maljuna,
ĉiuj ĝuis desegni surstrate 
kaj afable montris siajn ĵuse faritajn artaĵojn.

Aŭtomate mi englitis en tian etoson, 
kompreneble, metiĝis inko sur miaj fingroj.
La nomo de la desegna grupo "Inky fingers" 
ja estas tre logika!





En la aerporto por flugi al Francio,
jam kutimiĝinte,
 miaj okuloj serĉadis modelon 
kaj la fingroj moviĝas por krokizi.






Nova revo fulme blovas en la kapo,
ke en mia kampara vilaĝeto aperigu
"Inky fingers KOREA".

Kial ne !!









10/01/2019

Denove en Barcelono




En la buso kun Clara



Kiam mi atingis la aerporton de Barcelono,
Clara, kara amikino, varme brakumis min.

  - Kia feliĉo !!
Ni ambaŭ kriis.
Antaŭ 7 jaroj kun grupo, 
sed ĉifoje por mia nova revo pentradi
mi denove vizitas ŝin.





La konstruaĵo, kie situas ŝiaj familiaj eksaj kukejo kaj loĝejo



Ĉiu-matene ni marŝas ien tien.
Se iu bela loko montriĝas, 
ni senhezite instalas faldeblan seĝon.








La strato, kie ŝi ludis en infanaĝo,
ĉe iu butiko, de kie Sagrada Familia videblas,
en vigla kafejo inter babilemaj personoj,








ĉe la maro, kun sunumantaj homoj,
eĉ en ekspoziciejo, 
ni rigardas nudajn skulptaĵojn.

Ĉio kun Clara fariĝis modelo por desegni,
kondiĉe, ke ĉiam ni kunportu faldeblan seĝon.

  - Ana, rigardu la virinon.
  - En metroo observu diversecon de homoj, eĉ de ŝuoj.
- Rapide kaptu strukturon de modelo, r.a.p.i.d.e.
  

Estas magio,
ke ĉe ŝi, miaj fingroj libere dancas.




8/23/2019

Somera okupiĝo



Post la rikoltado de mirteloj,
miaj ĉefaj okupindaj aferoj estis ĝardenumi kaj desegni.





Sincere, 
mi estas tre mallerta por zorgi ĝardenon,
kompreneble, pri desegnado ankaŭ.
Tamen, mi ĝuas laŭ mia maniero.






Jen mi invitas vin en mian modestan ĝardenon.
Kelkaj grenoj kaj semoj de floroj devenis de Francio.
Rigardante ilin, mia koro flugas tien.






Dumtempe,
mi preparas publikigon de la dua libro kun sufiĉe da bildoj.
La libro temas pri la unuajara kampara vivo de nia familio.


Kia sperto ĉi tie kiel urbodevenaj personoj !!
Antaŭ 10 jaroj, 
rilate al kampara vivo,
ni ja estis tute komencantoj, 
kiuj havas grandan pasion, sed neniun kapablon.







En la libro, 
aperas familio translokiĝinta kamparen,
iuflanke stulta, aliflanke modesta, 
kaj nur kelkfoje saĝa 
en fremda mondo.






Tiamaniere,
mia varma somero jam ekforiras
kaj friska aŭtuno atendas sian vicon.


Bonvenon, Aŭtuno!









7/12/2019

Mirteloj



Dum unu monato,
Dalmini kaj mi estis tute okupitaj pri mirteloj.
Jes ja ni posedas etan kampon de tiu frukto.
Kvankam la arbustoj estas nur kvar jaraĝaj, 
ili abunde produktis fruktojn.





Matene je la 7h, 
Dalmini unue startas al la kampo.
Mi urĝe preparas manĝskatolon kaj sekvas lin.
Ni surmetas etan korbon ĉe la talion kaj ekplukas.
Miaflanke, dum la plukado, manĝi mirtelojn
estia grandega plezuro. Ho, bongustegaj !!







Dum nia laboro,
ankaŭ "birdotimiguloj" diligente laboras.
Unu el ili, la flava, faras diversajn bruojn, 
pafilan, ambulancan, metalan ktp.
Kaj la alia, falsa aglo, ien tien flugas laŭ la vento.
Ja ankaŭ ili estas okupitaj.








Jen, estas tempo por tagmanĝi.
Kelkfoje mi mem alkunportas manĝaĵojn,
kelkfoje ni vizitas proksiman vilaĝan restoracion.
Tagmanĝo post laboro estas ĉiam bongusta!







Post kafumado, 
ni ekas duan laborseancon
; selekti mirtelojn laŭ la grandeco kaj enpakigi.
Ĉar niaj mendintoj atendas manĝi freŝajn fruktojn.
Ni portas pakaĵojn al vilaĝaj liveristoj
kaj jam sekvan tagon oni ricevos.





Ĉu vi scias, kial la mirteloj estas tiom bongustaj?
Laŭ mi, pro tio, 
ke ĉies laboro kontribuas al maturiĝo de la frukto.
Sunbrilo, pluvo, vento, freŝa aero, varmeco, 
senkemiaj fermentaĵoj faritaj de Dalmini 
kaj eĉ la laboro de la birdotimigiloj.


Dankegon al ĉiuj kunlaborantoj!
Gratulojn ankaŭ al la mirteloj, vi bone laboris!




6/01/2019

Pentrado estas



Pentrado por mi estas
maniero alvoki feliĉajn memorojn,




flugado al nekonata mondo,




frapi pordon, tra kiu mi flugos,





tiel realigi mian delongan revon...




Antaŭ kelkaj tagoj,
en Seulo,
mi vizitis ekspozicion de David Hockney,
anglodevena pentristo,
virtuozo pri moderna pentrarto.

Li diras, ke vivo estas donaco de Dio.




Malgraŭ sia aĝo,
li estas plenlibera, kreiva, avangarda.
Kio faras lin tia?
Kio por li estas pentrado?


Dum iom da tempo,
verŝajne li iĝos ŝatata profesoro.